Esperanto: la
internacia lingvo

Retpaĝoj de la Aŭstria Esperanto-Federacio

La Aŭstria Esperanto-Federacio – en la germana: Österreichischer Esperanto-Verband – havas la celon subteni la internacian planlingvon Esperanto en Aŭstrio.

Lastaj artikoloj

Vidu ĉiujn artikolojn

Laste komentis

Alfred H. pri Esperanto-literoj kun supersignoj:

Kara Vida, jam iom post via demando mi aldonis etan indikon al la artikolo. Kutime ekzistas instaleblaj klavaroj en saĝtelefonoj. Tiujn mi rekomendus. Amike, Alfred

Vida pri Intervjuo kun s-ino Niessner:

Bonega intervjuo!

Vida pri Esperanto-literoj kun supersignoj:

Tamen kiun App'on vi rekomendus uzi en mobiltelefonoj, por ke eblu tajpi esperantajn literojn?

Organizoj kaj eventoj

Zamenhof-festo Vieno

Ĉiujare okazas la tradicia Zamenhofa festo en la Pola Instituto en Vieno.

Dr-o Zamenhof (1859-1917) estis la inicianto de la lingvo Esperanto. Li naskiĝis en la urbo Bjalistoko, kiu nuntempe troviĝas en Pollando.

La festo okazadas en la ejoj de la Pola Instituto Vieno. Detaloj anoncatos en http://eventaservo.org.

Decembro ĉiujare
Pola Instituto Vieno, Am Gestade 7

Eventa Servo

La plej aktualajn informojn pri la venontaj Esperanto-eventoj en Aŭstrio vi trovas en la retejo Eventa Servo de la Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Kiel sonas Esperanto?

Verflossen ist das Gold der Tage,
Des Abends braun und blaue Farben:
Des Hirten sanfte Flöten starben
Des Abends blau und braune Farben
Verflossen ist das Gold der Tage.

Forfluinta oro de la tagoj,
Vespere brun’ kaj bluo fortis:
La mildaj flutoj de l’ paŝtistoj mortis
Vespere brun’ kaj bluo fortis
Forfluinta oro de la tagoj.

Georg Trakl, Rondelo
Traduko al Esperanto de Wilhelm Luttermann
Laŭtlegita de Kryštof Klestil

AEF