Kunlaboro

Aldone al membreco en la Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF) vi povas aktive subteni Esperanton en Aŭstrio diversmaniere:

Vi povas ekzemple subteni unuopajn taskojn de la AEF koncerne la asocian kaj publikan laboron, partopreni en Esperanto-aranĝoj aŭ mem inicii aranĝojn.

Simple skribu al ni, pri kio vi interesiĝas. Ni volonte informos vin pri la diversaj ebloj – aŭ pri tio, kiel la AEF povas subteni vian aktivadon.

AEF