Celoj

Aŭstria Esperanto-Federacio „AEF“

La Aŭstria Esperanto-Federacio, AEF, estis fondinta en la jaro 1936 kun ĉefoficejo en Vieno. 

AEF estas sendependa kaj neŭtrala platformo por homoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto aŭ kiuj volas subteni Esperanton. La strukturo de la asocio necesas por plenumi la diversajn taskojn travideble, komprenigeble kaj demokrate. Tiuj taskoj estas ekzemple: esti alparolpartnero; interŝanĝi kaj pludoni informojn; aktualigi la interretpaĝaron; kreado kaj disdono de informacia materialo; kunlaboro kun internaciaj aŭ naciaj Esperanto-organizoj; aktualigo kaj pludono de spertoj kaj kontaktoj (ankaŭ tra generacioj); komprenebla kaj respondecokonscia trakto de mon-donacoj.

La kunlaborantaj membroj de la asocio kaj estraro plenumas siajn taskojn senpage. La estraranoj estas elektataj dum la ĝenerala kunveno, kiu okazadas ĉiun trian jaron. Tie la membroj ne nur decidas pri la estraro, sed ankaŭ pri la membrokotizoj, pri aktivecoj kaj aliaj aferoj de la asocio. La inviton al tiuj kunvenoj ĉiuj membroj ricevas en skriba formo. Cetere povas okazi eksterordinaraj ĝeneralaj kunvenoj. La kutima komunikado kaj kunlaboro okazas pere de retmesaĝoj, Skype kaj regulaj aŭ spontaneaj kunvenoj. Kunvenoj kaj aranĝoj estas anoncataj sur la starta paĝo www.esperanto.at. Kio okazas kun membrokotizoj kaj mondonacoj estas rigardebla el la raportoj pri la kaso. La librotenado estas kontrolata ĉiun trian jaron de eksteraj kontrolistoj. La aktualajn raportojn pri la kaso ricevas AEF-membroj dum la respektiva ĝenerala kunveno.

AEF estas la oficiala landa organizo de la Universala Esperanto Asocio (UEA) en Aŭstrio. Krom individuaj membroj ankaŭ aliaj Esperanto-asocioj aŭ organizoj estas membroj de AEF kiel asocioj.

Kial via membreco estas sencodona kaj grava?

Regularo de la AEF

AEF-Statuten-Fassung-2019-01-19 (germanlingve)

Kontakto

AEF