Franz Jonas 1965 (Von Autor/-in unbekannt - [1] Dutch National Archives, The Hague, Fotocollectie Algemeen Nederlands Persbureau (ANEFO), 1945-1989 bekijk toegang 2.24.01.04 Bestanddeelnummer 917-6902, CC BY-SA 3.0 nl, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=37090837)

Antaŭvespere de tiu evento okazis en la tria programo de la aŭstra TV kun komenco je la 23.40h historia trarigardo de la antaŭaj federaciaj prezidentoj de Aŭstrio. Neeviteble post kvaronhoro la vico estis ĉe Franz Jonas, la fama politikisto aŭstra, kiu devenis el malriĉa familio, naskiĝis en oktobro 1899 kaj post sukcesega agado kiel Viena urbestro por la rekonstruado de damaĝita Vieno post la Dua Mondmilito elektiĝis en majo de 1965 prezidento de Aŭstrio.

Celebrante inter homamaso tiun sukceson en Graz ĉeestis ankaŭ mi kun anoj de la Studenta Esperanto-Klubo (SEK) en la tiea universitato (ekde oktobro 1961), kiuj per sloganrubando sur la centra placo de Graz, antaŭ ties urbodomo, esprimis: VIVU JONAS! DIE ESPERANTISTEN.

En la menciita elsendo okazis priskribo de la vojo de Jonas al ege aktiva esperantisto ekde la 20aj jaroj kadre de la laborista Esperanto-movado. La parolisto eĉ priskribis la situacion tia, ke ĉiuj konataj socialdemokrataj funkciuloj en Aŭstrio sciis Esperanton! Ankaŭ la fakto, ke Jonas konatiĝis kun sia posta edzino Grete kadre de tiu movado, inkluziviĝis en la felietono.

La ilustrita akompano de la historia priskribo de la esperantisteco de Franz Jonas okazis en tiu TV-elsendo per vizito de la Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno, kie aperis fama aŭstra aktoro kaj ano de la Viena Burgteatro, Cornelius Obonya, kiu recitis la unuan artikolon de la Ĝenerala Deklaracio de Homaj Rajtoj (de UN) en perfekta Esperanto-prononco!

Rimarkindis en la elsendo ankaŭ la konstato de unu el la eminentuloj (ankaŭ eksministro ĉeestis!) ke grava argumento por Esperanto povus esti, ke ĝin ĉiuj devus lerni kaj ne ricevus kiel naskodonacon….

Fine necesas mencii, ke Franz Jonas dum sia prezidenteco dufoja (1965-1974) i.a. solene inaŭguris la 55an Universalan Kongreson de Esperanto 1970 en la Viena Urbohalo antaŭ dumil gepartoprenintoj!

La dokumentada filmo pri Franz Jonas enmomente troveblas en YouTube: https://youtu.be/NO57i3n1rEY. Ekde minuto 13:00 pri Esperanto.

2022-11-14, Hans Michael Maitzen, SEK Graz 1961-1967

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF