Lernorondo en Vieno

Lernorondo Vieno

Bonvenon al bongustega Restoracio Diana! Ĉi tie, en ĉarma etoso, ni renkontiĝos por trinki kaj manĝi ion bonan – kaj poste, ni lernos Esperanton.

Prezentita en „Studio 2“ sur ORF2 la 19.01.2024 (programero Plansprachen-Sammlung in der Nationalbibliothek) ni povas konfirmi: jes, ĝi estas same mojosa kiel ĝi aspektis en la televido!

La lernmaterialoj estas individuaj kaj haveblaj en diferencaj niveloj, do neniu devos esti sub- aŭ tro-defiite. Ĉe ni, neniu maltrafos amuzon aŭ interesajn nov-konatojn!

La partoprenado estas tute senkosta; ni nur petas konsumi ion en la manĝejo.

KIAM?
Ĉiun duan merkredon, en parnumeraj semajnoj, je la 18:30-a vespere. La venonta dato estas la 21-a de Januaro, 2026.

KIE?
Restoracio „Diana“
(Wien 9, Schwarzspanierstraße 6)

KIEL?
Por esti ebla fari taŭgajn preparojn, ni bezonas vian ĝusttempan aliĝon al jena retpoŝtadreso: vieno@esperanto.at.

Ĝis baldaŭ!
Franz-Joseph & Britt

AEF