Membreco

Per via membreco al AEF vi kontribuas al la prosperigo de la lingvo Esperanto en Aŭstrio.

Ĉiu estas bonvena sendepende de siaj scioj en Esperanto aŭ sia aĝo; krom individuaj personoj ankaŭ grupoj, asocioj aŭ aliaj organizoj povas aliĝi. Ne gravas, ĉu vi subtenas Esperanton pere de viaj membrokotizoj aŭ ĉu vi aldone volas aktive kunorganizi la asocian laboron, vi kontribuas al la disvastigon de Esperanto.

Se vi ŝatas ricevi provnumeron de la asocia periodaĵo “Esperanto aktuell” kaj inform-materialon per poŝto, bonvolu skribi al ni (Kontakto, kostoj 4,40 €).

Konkrete vi ebligas per via membrokotizo la aktualigadon de tiu-ĉi interretpaĝo kaj de la TTT-ejo “esperanto.at”, la produktadon kaj la aĉeton de inform-materialo, la asocian periodaĵon “Esperanto aktuell”, kotizojn por poŝto kaj banko.

Kio okazas kun la membrokotizoj aŭ mondonacoj, tion montras la raportoj pri la kaso, kiuj estas kontrolitaj ĉiun trian jaron pere de kontrolistoj. La aktualan raporton pri la kaso la AEF-membroj ricevas dum la koncerna ĝenerala kunveno; al regule subtenantaj membroj ni volonte alsendos tiujn laŭ peto.

Membreco do ĉefe estas pri ideaj kialoj. Tamen vi ricevas aliajn avantaĝojn, ekzemple

Se vi havas demandojn pri la membreco, bonvolu kontakti nin: kontakto.

Precipe indiki ni volas al la retmesaĝa grupo “Esperanto-Austria”. Tiu senkosta retmesaĝa listo ofertas al vi novaĵojn kaj diskutojn pri Esperanto kun emfazo al Aŭstrio (https://groups.io/g/Esperanto-Austria/).
Volonte ni helpos vin aliĝi: persona kontakto.

Kiel membro de AEF vi aŭtomate estas “asocia membro” de UEA. Pri la avantaĝoj de aldona, individua membreco ĉe UEA vi trovas ĉi-tie pliajn informojn.

Membrokotizoj

Via membreco ĉiam daŭras ĝis la jarfino. Ĝi plilongiĝas aŭtomate per unu plia jaro, se vi ne antaŭe malaliĝas per retmesaĝo aŭ letero. Nur post malaliĝo ne plu pagendas la membrokotizoj.

Aliĝo dum la jaro ĉiam ajn eblas. La kotizo tiam estas kalkulita laŭ kvoto kaj nur estas pagenda por la restantaj monatoj. Ekzemple, se vi aliĝas ekde Oktobro, vi nur pagos la restantajn tri monatojn ĝis Decembro: € 2,50 * 3 = € 7,50 kotizo por la aktuala kalendara jaro por individua membro.

tipo de membrecomonatejare
individua membro€ 2,50€ 30,-
partnera respektive familia membreco€ 3,00€ 36,-
lernantoj, metilernantoj, studentoj, personoj sen propraj enspecoj€ 1,50€ 18,-
subtenanta membro€ 4,00€ 48,-

al la aliĝilo

AEF