Zamenhoffesto 2023

La Zamenhoffesto Vieno okazis la 16-an de Decembro 2023. Ĝi okazis ĉijare nur virtuale pere de Zoom.

Franziska Dodik legis sian verkon pri Pozitiva Pensado kaj ties simileco pri la fizika kvantuma teorio.

Alfred Heiligenbrunner raportis pri la pasinta jaro de AEF.

  • Li emfazis la ĉiumonatajn virtualajn renkontiĝojn de la estraranoj. Ekde kelkaj monatoj la publiko estas invitata. Nur la unua duonhoro estas rezervita por internaj interparoladoj.
  • Lokaj, ĉeestaj kunvenoj de esperantistoj okazis regule en Vieno kaj en Graz, foje ankaŭ en Linz.
  • La interretpaĝo https://esperanto.at estis prizorgita kaj aktualigita.
  • Artikoloj estis publikigitaj en Esperanto aktuell.
  • Eksterlandaj esperantistoj estis gastigitaj kaj ĉiĉeronigitaj, kiel inter alie John Magessa.
  • Kontaktoj estas flegitaj al najbarlandaj esperantistoj, ekzemple en Bratislavo kaj Sudtirolo, kaj al institucioj kiel la Esperanto Muzeo.

Salutmesaĝoj venis de

  • Damir Malkoĉ (Kroatio)
  • Ewald Schick (Graz)
  • Espoir Kasati (DR Kongo)
  • Felix Baur (Nederlando)
  • Franĉesko (Italio)
  • Jirka kaj Mirka Tomecek (Ĉeĥio, videaĵo)
  • Karolino (Hispanio)
  • Petro Chrdle (Ĉeĥio, skribe)
  • Rodrigo (Brazilo)
  • Ŝandor Hideg (Hungario).

Petro Balaz informis pri E@I kaj ties multflankaj projektoj

– precipe pri lingvoj (testu.eu, vortoj.net, deutsch.info, slovake.eu, polski.info kaj aliaj).
– Estas plano en 2024 transpreni ankaŭ la stokon de la UEA libroservo al Slovakio.
– Li raportis pri la preparado de la UK 2024 en Afriko – Tanzanio kaj ankaŭ montris la vidindaĵojn tie.

Hans Michael Miĉjo Maitzen parolis pri sia nova libro pri Koperniko.

  • Li ankaŭ menciis siajn antaŭajn verkojn pri Boltzmann kaj pri la Gregoria Kalendara Reformo.

Komentoj

Walter
2024-02-02, 16:57
Walter • 2024-02-02, 16:57
Propono: Ankaú 2024 virtuale pere de Zoom.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF