Zamenhofa festo novstila en Aŭstrio

Zamenhof

Je la 17a de decembro 2022 okazis en la Pola Instituto de Vieno denove la memorfesto honore al d-ro Ludoviko L. Zamenhof kaj ties naskiĝo je la 15a de decembro 1859 en Bjalistoko. Tiu festo estas jam tradicio tie dum preskaŭ duonjarcento, sed interrompiĝis dum la du pasintaj jaroj pro la korona pandemio. En 2021 ĝi okazis virtuale kun partopreno el 4 kontinentoj, evidente estis tre sukcesa. Tio instigis la estraron de AEF por la pasinta decembro peti la Polan Instituton de Vieno reaperigi la personan aranĝon, sed kiel novaĵon inkludi virtualan partoprenon, do efektive hibridan realigon.

Nia prezidanto Alfred Heiligenbrunner organizis tiusence la eventon en kontakto kun la nova direktorino de la PI Monika Szmigiel-Turlej. Ŝi bonvenigis al la aranĝo la lokajn kaj retajn gastojn de la festo, kiu enhavis salutojn el diversaj landoj per interreto kaj ankaŭ prelegojn ambaŭteknike. La teamestro de la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, Mag. Bernhard Tuider komencis tion per prezento de la aktuala situacio, kiu elstaras pro la transpreno de la historia arkivo de Universala Esperanto-Asocio (el la domo de la Centra Oficejo en Roterdamo) en la posedon de la Esperantomuzeo, do de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Duan kontribuon liveris Hans Michael Maitzen, estrarano de AEF, kiu raportis pri la apero de la dua eldono de sia libro (kunaŭtoro: Prof. Reinhard Fössmeier, kiu ankaŭ mallonge ĉeestis virtuale), kiu vastigas la unuan eldonon pri la vojaĝo de la mondfama teoria fizikisto aŭstra Ludwig Boltzmann al Usono en 1905 al kompleta dulingveco (germana, Esperanto) kaj kiel gravan novaĵon enhavas ankaŭ la malkovron de du eraroj de la aŭtoro Boltzmann (pri la teleskopo ĉefa en la James-Lick-Observatorio, kiun li vizitis dum sia restado en Kalifornio).

Kortuŝa estis la mallonga raporto de Felix Baur, virtuale el Nederlando, kiu lernis Esperanton paralele al sia preparado por la abiturienta ekzameno en 2021 en Vieno kaj montris brilan regon de la lingvo!

Membro de la Maitzen-familio, kiu vivas nun en Berlino, Sonja, virtuale aperis kun sia vivkunulo Leeron Ŝalev „Lirĉjo“, bonega nova esperantisto, sur la ekrano kaj salutis la Zamenhofan festkunvenon.

Okazis ankaŭ raportoj pri la movado en Skandinavio, ampleksaj kaj informriĉaj, pere de la ekrano kaj tre engaĝitaj samideaninoj.

Poste la verda komunumo ariĝis en la Pola Instituto ĉirkaŭ la bufedo por refreŝigaj manĝoj kaj trinkaĵoj kaj por diskutoj pri la diversaj aspektoj ofertitaj dum tiu unika hibrida aranĝo, kiu indas je daŭrigo la postan jaron, do 2023. Tiam kun inkludo de la spertoj pri la teknika realigo de tia aranĝo, kiu nepre estas pli defia ol tiu de la pasinteco.

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF