Esperanto en Aŭstria Nacia Televido

ORF ĉe lernorondo

Klopodo pri disvastigi la konscion pri la internacia lingvo estas foje komplika, foje laciganta, ofte malkomprenita, sed ĉiam bezonas precizan preparadon. Sed laboro povas rekompenci kaj pruvi fruktodone.

Granda progreso en la publika konscio pri Esperanto nun estis farita en Vieno.

La 8-an de januaro 2024, filma teamo de ORF2 vizitis la Esperanto Muzeon en Herrengasse. Mag. Bernhard Tuider, la gvidanto de la Kolekto pri Planlingvoj, historiisto kaj honorata fakulo pri Esperanto donis intervjuon, dum videomaterialoj en la muzeo estis registritaj.

Kutime, nia lernrondo (kiun mi gvidas) en Restoracio Diana okazas ĉiun duan merkredon, kio bedaŭrinde estis maltaŭga por la televida ekipo. S-ino Schmucker, la redaktorino de programo „Studio 2“, interkonsentis, ke nia lernrondo escepte okazu lunde – la menciitan 8-an de januaro.
La komenco estis konsentita je la kvina horo. Pro mia fama kutimo, la devigo de aperi loke ege tro frue, mi jam alvenis al la restoracio je la tria horo. Bona ideo – ĉar malpli ol duonan horon poste, la filma teamo jam promenis suben de sur la eskalo gvidante al la duonkelo, la Regno de Bongustega Manĝado.

Multe da filmmaterialo estis registrata. La tempo gajnita estis uzata por intervjuo kun mi, kaj post kiam la grupo estis kompleta je la kvina horo, la redaktorino kaj ŝiaj kolegoj daŭrigis observi kaj filmi nin dum la lernado, kio daŭris plian horon; do la teamo pasigis entute pli ol 180 minutojn en la restoracio.

Tamen memoru ke ambaŭ en filmo kaj en televido, nur frakcio de la materialo registrita finfine trovos lokon en la fina produkto. Fakte, la tuta raporto pri Esperanto en Vieno havas longecon de ĉirkaŭ ses (6) minutoj.

Ĉu vi volas vidi la dokumentaĵon?
La programo nomiĝas “Studio 2” kaj estis montrata vendrede, la 19-an de januaro 2024 ekde 17:30 horo sur ORF2. Vi povas spekti ĝin interrete en la ORF Mediathek (programero Plansprachen-Sammlung in der Nationalbibliothek).

Koran dankon ne nur al ORF por ebligi tion gravan ŝancon; nian dankon ankaŭ meritas:

  • S-ano Walter Klag, per kies reklamado s-ino Schmucker eksciis pri Esperanto;
  • Restoracio Diana, kies posedantoj ne nur ebligas nian lernrondon regule, sed ankaŭ provizis preskaŭ la tutan ejon por tio evento;
  • Ĉiuj de niaj lernantoj kaj partoprenantoj, sen kies lojaleco la tuta projekto ne ebligus.

Ege dankeme viaj
Franz-Joseph & Britt
La Gvidantoj de „Esperanto en Vieno“

2024-01-11

Komentoj

Walter
2024-01-15, 20:03
Walter • 2024-01-15, 20:03
Gratulon pro tiu sukceso!
Luigia Oberrauch
2024-01-16, 10:28
Luigia Oberrauch • 2024-01-16, 10:28
Saluton! Mi estas ege kontenta povi vidi vian laboron kaj dankas al vi kaj al ĉiuj homoj, kiuj helpis al vi.
Jorgos
2024-01-17, 01:55
Jorgos • 2024-01-17, 01:55
Gratulon ! Jorgos.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF