renkontiĝo 2023-07-14 Vieno

Vieno estas gastama urbo. Ankaŭ esperantistoj ŝatas ĝin.
Vendrede, la 14-an de Julio 2023, kelkaj sendepende vojaĝantaj esperantistoj kolektiĝis tie.

Tagmeze alvenis ĉe la Ĉefa Stacidomo Vieno la fama junulo John Magessa. Li origine devenas de Tanzanio. Venontjare la Universala Kongreso okazos en Tanzanio. John ĉarme varbas pri tiu evento. Tiucele li vizitis plurajn eventojn en eŭropaj landoj. Post nia renkontiĝo en Vieno li vizitos ankoraŭ plurajn aranĝojn, inkludante la UK-on en Torino kaj postkongresajn aranĝojn. Feliĉe, UEA iom subtenas tion.

La saman tagon ankaŭ troviĝis en Vieno Bertrand kaj Véronique Verstraete. Ili estas esperantistoj, kiuj ŝatas bicikladi. Ili startis en Budapeŝto, biciklis ĝis Vieno. Ili planas daŭrigi la veturon en la direkto de Strasburgo kaj poste al Caen (Normandio) kie ili loĝas.

Ni ĉiuj kolektiĝis posttagmeze antaŭ la Esperantomuzeo Vieno.
Walter Klag sperte montris al ni dum plurhora promenado la plej interesajn vidindaĵojn de Vieno.

Krome ĉeestis Marina Coppedge. Ŝi vivas en Vieno. Nur antaŭ kelkaj semajnoj ŝi decidis lerni Esperanton. Kaj ŝi jam bone povis sekvi la konversacion.

Ĉu necesas, daŭre aktiviĝi por teni kontakton al esperantistoj? Ne zorgu!
Ĉar: kiam vi ne venas al Esperantujo, Esperantujo venos al vi.

La bildo montras laŭvice de maldekstre: Walter Klag, Alfred Heiligenbrunner, Bertrand kaj Véronique Verstraete, Marina Coppedge, John Magessa.

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF