Esperanto: la
internacia lingvo

Retpaĝoj de la Aŭstria Esperanto-Federacio

La Aŭstria Esperanto-Federacio – en la germana: Österreichischer Esperanto-Verband – havas la celon subteni la internacian planlingvon Esperanto en Aŭstrio.

Lastaj artikoloj

Vidu ĉiujn artikolojn

Laste komentis

Dr Seán Ó Riain, Vice-Prezidanto de UEA kaj Prezidento de EEU pri Iniciato por Agnosko de la Aŭstria Esperanto-Kulturo kiel Nemateria Kultura Heredaĵo:

Brila iniciato! Venko en tiu grava punkto estos ŝlosila antaŭenigo por Esperanto kaj lingva justeco en Eŭropo, kaj sendubigus, ke Esperanto estas lingvo de kulturo. La sukcesoj en Pollando kaj Kroatio ankaŭ tre gravas, sed ili estas eks-komunismaj landoj. Aŭstrio estas okcident-eŭropa lando, libera demokra…

Walter pri Universala Kongreso 2026 en Graz:

Plia Universala Kongreso en Vieno okazis 1936: ..... https://de.wikipedia.org/wiki/Esperanto-Weltkongress

Walter pri Universala Kongreso 2026 en Graz:

Plia Universala Kongreso en Vieno okazis 1936: https://eo.wikipedia.org/wiki/UK_1936 https://onb.digital/result/BAG_8093087 https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:World_Esperanto_Congress_1936

Organizoj kaj eventoj

Zamenhof-festo Vieno

Ĉiujare okazas la tradicia Zamenhofa festo en la Pola Instituto en Vieno kaj/aŭ virtuale en la reto.

Dr-o Zamenhof (1859-1917) estis la inicianto de la lingvo Esperanto. Li naskiĝis en la urbo Bjalistoko, kiu nuntempe troviĝas en Pollando.

(Legi pli…)

Decembro ĉiujare
Pola Instituto Vieno, Am Gestade 7

Klubkunsidoj en Graz

Ĉiu interesito sendepende de aĝo kaj lingvokono estas kore invitita, renkonti la Esperanto-grupon de Graz.

Klubvesperoj okazas la unuan lundon de la monato je la 19-a horo en la Volkshaus Lagergasse 98a.

La 1-an de Septembro 2025 estis germanlingva prelego pri Herta Haas, filino de la Graz-devena fondinto de la Esperanto-klubo Maribor, dr-o Heinrich Haas, kaj dua edzino de marŝalo Josip Broz Tito.

(Legi pli…)

Ĉiumonate

Lernorondo en Vieno

Bonvenon al bongustega Restoracio Diana! Ĉi tie, en ĉarma etoso, ni renkontiĝos por trinki kaj manĝi ion bonan – kaj poste, ni lernos Esperanton.

Prezentita en „Studio 2“ sur ORF2 la 19.01.2024 (programero Plansprachen-Sammlung in der Nationalbibliothek) ni povas konfirmi: jes, ĝi estas same mojosa kiel ĝi aspektis en la televido!

(Legi pli…)

Gastejo „Diana“

Eventa Servo

La plej aktualajn informojn pri la venontaj Esperanto-eventoj en Aŭstrio vi trovas en la retejo Eventa Servo de la Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Kiel sonas Esperanto?

Verflossen ist das Gold der Tage,
Des Abends braun und blaue Farben:
Des Hirten sanfte Flöten starben
Des Abends blau und braune Farben
Verflossen ist das Gold der Tage.

Forfluinta oro de la tagoj,
Vespere brun’ kaj bluo fortis:
La mildaj flutoj de l’ paŝtistoj mortis
Vespere brun’ kaj bluo fortis
Forfluinta oro de la tagoj.

Georg Trakl, Rondelo
Traduko al Esperanto de Wilhelm Luttermann
Laŭtlegita de Kryštof Klestil

AEF