
Post ses jaroj denove okazis surloka “Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko” (KAEST) . Kutime, tiu konferenco ja okazas ĉiujn du jarojn, sed pro la koronaviruso estis nekutime longa paŭzo.
En la jaro 2024 la sperta organiza teamo de E@I elektis la slovakan urbon Žilina kiel konferencurbon. En la tradicia hotelo Galileo kun realsocialisma ĉarmo eblis kaj tranokti kaj konferencumi dum kvar tagoj. Oni povis elekti inter pli ol 20 prelegoj kaj aliaj aranĝoj. Entute partoprenis ĉirkaŭ 70 esperantistoj ĉefe el mezeŭropaj landoj, inter ili ankaŭ sep el Aŭstrio: kvin el Stirio kaj du el Vieno.
La ĉeftemo de la konferenco estis “Esperanto kaj lingvolernado en la epoko de artefarita intelekto kaj virtuala realo”. Pro tio kelkaj prelegoj informis pri la aktuala stato de tiu teknologio kaj ĝiaj aplikebloj. Sed ankaŭ estis multe da aliaj temoj – de strategioj por la fina venko de Esperanto ĝis alta matematiko por postkvantuma ĉifrado.
Esperantistoj el Aŭstrio kontribuis per kvar prelegoj: Marta Nowakowska-Desplantes prelegis pri la aplikebloj de artefarita intelekto por sciencaj artikoloj; Matthieu Desplantes, kiu ankaŭ estis kunorganizanto de la konferenco, raportis pri Japanio; Bernhard Tuider, la ĉefo de la viena Esperanto-muzeo, prelegis pri tiu grava institucio; kaj Richard Hable prelegis pri la laboro de pioniro de komputiko, Niklaus Wirth.
Sed ankaŭ estis tempo por festado kaj turismado. Aldone al komunaj versperaj eventoj okazis ankaŭ posttagmeza ekskurso al la urbocentro de Žilina, kie oni povis aŭskulti klarigojn de urba turistgvidanto en la bela slovaka lingvo, kiun lerte tradukis slovaka esperantisto por la eksterlandaj partoprenantoj.
La abunda programo oferita dum nur kvar tagoj do certe valoris la vojaĝon al Žilina. Pro la kvanto kaj kvalito de fakaj prelegoj la KAEST estas unika kaj valorega evento en Esperantujo, kiu espereble denove okazos en la jaro 2026.
2025-02-17, 18:09