grupa foto

La 18-an de januaro 2025 okazis ĝeneralkunveno de la Aŭstria Esperanto-Asocio (AEF) en la Volkshaus Graz, la nuna klubejo de la Esperanto Societo Stirio. En tiu evento, kiu laŭ la statutoj devas okazi ĉiujn tri jarojn, partoprenis ĉirkaŭ 15 AEF-membroj ĉefe el Graz kaj Vieno.

Post salutoj kaj akcepto de la tagordo, la tiama prezidanto de la AEF, Alfred Heiligenbrunner, raportis pri la aktiveco de la AEF dum la pasintaj tri jaroj. Li menciis kontaktojn kun eksterlandaj gastoj, interalie kun Espoir Kasati el Afriko, kaj kun Amri Wandel el Israelo. Ĉiujare okazis la tradicia Zamenhof-festo, kaj ĉiumonate okazis virtualaj kunsidoj de la estraro. Regule ankaŭ estis kreitaj artikoloj por la gazeto Esperanto Aktuell, kaj la AEF-retpaĝaro (https://www.esperanto.at) estis prizorgita kaj aktualigita.

Post la raporto de la kasisto kaj kontrolantoj eblis senŝarĝigi la malnovan estraron kaj elekti novan estraron. Ĉar Alfred Heiligenbrunner, la prezidanto de la pasintaj ses jaroj, ne plu kandidatiĝis, estis proponita Ewald Schick kiel nova prezidanto kun Alfred Heiligenbrunner kiel aldona vicprezidanto. La aliaj estraranoj pretis daŭrigi. Tiu propono estis akceptita de la kunsido, kun du sindetenoj kaj neniu kontraŭa voĉo. Jen ĉiuj membroj de la nova estraro:

  • Ewald Schick (prezidanto)
  • DI Alfred Heiligenbrunner (1-a vicprezidanto)
  • Franziska Dodik (2-a vicprezidantino)
  • Uwe Stecher (kasisto)
  • Karl Reinisch (vickasisto)
  • DI Richard Hable (sekretario)
  • Leopold Patek (estrarano)
  • Prof. Dr. Hans Michael Maitzen (estrarano)

Sekvis interesa diskutado pri la venonta agado de la AEF. Grava punkto estis, kiel plibonigi la komunikadon inter la estraro kaj la membroj. Venis ekzemple kritiko, ke tro malmulte da aktualaj informoj aperas sur la retpaĝaro kaj en la gazeto Esperanto Aktuell. Okazas, ke oni ne aŭ ne sufiĉe frue ekscias pri partopreneblaj eventoj, sed nur poste legas raportojn pri ili. Por senti sin parto de la asocio, ankaŭ regula kontakto per retleteroj estus dezirinda.

Komentoj

Walter
2025-02-17, 18:10
Walter • 2025-02-17, 18:10
Gratulon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF