Aŭtoro: Alfred H.

Alfred H. 2024-07-08 1 komento

La tradicia Zamenhoffesto en Vieno: 14.12.2024

Atendas nin prezentadoj en kaj pri Esperanto. Poste bufedo donos novajn fortojn kaj ebligos inform-interŝanĝojn. Antaŭ la Zamenhoffesto, 2024-12-14 13:30 Kunveno ĉe la Zamenhof-monumento ĉe Karlsplatz (De metro-stacio Karlsplatz promenante al Secession, elirante al Girardipark, proksime de 3.Mann-Tour.) Zamenhoffesto, 2024-12-14 15:00 Okazos alparoloj, prezentaĵoj kaj komuna babilado. Detalojn vi trovas en eventaservo.org.

Legi pli…
Alfred H. 2024-01-28 1 komento

Raporto pri Zamenhoffesto Vieno 2023

La Zamenhoffesto Vieno okazis la 16-an de Decembro 2023. Ĝi okazis ĉijare nur virtuale pere de Zoom. Franziska Dodik legis sian verkon pri Pozitiva Pensado kaj ties simileco pri la fizika kvantuma teorio. Alfred Heiligenbrunner raportis pri la pasinta jaro de AEF. Salutmesaĝoj venis de Petro Balaz informis pri E@I kaj ties multflankaj projektoj – […]

Legi pli…
Alfred H. 2023-07-15 Neniu komento

renkontiĝo en Vieno 2023-07-14

Vieno estas gastama urbo. Ankaŭ esperantistoj ŝatas ĝin.Vendrede, la 14-an de Julio 2023, kelkaj sendepende vojaĝantaj esperantistoj kolektiĝis tie. Tagmeze alvenis ĉe la Ĉefa Stacidomo Vieno la fama junulo John Magessa. Li origine devenas de Tanzanio. Venontjare la Universala Kongreso okazos en Tanzanio. John ĉarme varbas pri tiu evento. Tiucele li vizitis plurajn eventojn en […]

Legi pli…
Alfred H. 2023-05-14 Neniu komento

Honoraj gastoj

Fine de Aprilo 2023 kelkaj Esperantistoj vizitis Aŭstrion. Ni ĝojas informi vin ke pluraj Esperantistoj vizitis Aŭstrion fine de Aprilo. Kune ni spertis belajn lokojn ene de Vieno. Mi volas kunhavigi kun vi tiun foton de nia renkontiĝo en dimanĉo, la 30-an de aprilo.

Legi pli…
Alfred H. 2022-01-16 Neniu komento

Ĝeneralkunveno de la Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF)

Kiam: Sabato, 2022-01-22, 13:00 Kie: Cafe Frey, Favoritenstraße 44, 1040 Wien Legu la plenan artikolon en la germana: Generalversammlung des Österreichischen Esperanto-Verbandes (AEF)

Legi pli…
Alfred H. 2022-01-16 Neniu komento

Zamenhoffesto Vieno 2021

La tradicia Zamenhoffesto en Vieno ankaŭ fine de 2021 okazis. Pro la Koronvirusa pandemia situacio en Aŭstrio reala kunveno bedaŭrinde ne eblis. Do sabate, 2021-12-11 ekde la 17-a horo la kunveno okazis pere de Zoom. La prezentaĵoj estis: Hans Michael Maitzen pri sia nova libro pri Boltzmann Reinhard Fössmeier pri Esperanto-Klubo Munkeno Bernhard Tuider pri Kalocsay internaciaj […]

Legi pli…
Alfred H. 2021-07-11 Neniu komento

De Aŭstrio al Bratislavo en pandemia tempo

Rakonto pri la vojaĝo al Bratislavo 2021-07-07. La 7-a de Julio estis la unua merkredo de la monato. Antaŭ la pandemio okazis ĉiam je la unua merkredo monate Lingva Kafejo en Bratislavo. Pro la pandemio tiuj kunvenoj estis nuligitaj. Ekde kelkaj tagoj nun denove eblas alveturi Slovakion. Kiam mi jam estis en trajno venis mesaĝo […]

Legi pli…
Alfred H. 2021-05-02 2 komentoj

Vikidatumoj

Aldone al Vikipedio ekzistas la gefrata projekto Vikidatumoj (Wikidata).Jen estas mallonga enkonduko pri ĝia uzado.

Legi pli…
Alfred H. 2021-01-16 Neniu komento

Libroanonco: Infanlibro kun Esperanto

La infanlibro Lilu estas libro pri lingvo, komunikado kaj interkompreniĝo en ĉiuj facetoj. Libro, en kiu estu montrata al infanoj, ke ekzistas diferencaj lingvoj, kaj ke komunikado estas pli ol la parolata lingvo. Legu la plenan artikolon en la germana: Buch-Ankündigung: Kinderbuch mit Esperanto

Legi pli…
Alfred H. 2020-12-12 2 komentoj

Esperanto-literoj kun supersignoj

Ekzistas interretpaĝoj, kiuj ebligas krei Esperanto-supersignoj (Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, Ŭ).1) http://ah9.at/supersignoj.html (kun aŭtomata kopio al tondujo (clipboard); Alfred Heiligenbrunner)2) https://legoscia.github.io/facililo/ (UEA-facililo)3) https://malnova.komputeko.net/konvertilo.php (komputeko)4) http://members.aon.at/aldone/konvertilo.html (Anton Oberndorfer) Se vi uzas saĝtelefonon, eblas instali klavaron kun Esperanto-signoj.Sur komputilo eblas instali klavaron kun Esperanto-signoj, ekzemple E2.

Legi pli…
AEF