Zamenhoffesto Vieno 2021

La tradicia Zamenhoffesto en Vieno ankaŭ fine de 2021 okazis.

Pro la Koronvirusa pandemia situacio en Aŭstrio reala kunveno bedaŭrinde ne eblis. Do sabate, 2021-12-11 ekde la 17-a horo la kunveno okazis pere de Zoom.

La prezentaĵoj estis:

  • Hans Michael Maitzen pri sia nova libro pri Boltzmann
  • Reinhard Fössmeier pri Esperanto-Klubo Munkeno
  • Bernhard Tuider pri Kalocsay
  • internaciaj virtualaj kontaktoj al Esperantistoj en la mondo, inter alie
    • Felix Baur, aŭstrodevena civilservanto en Londono,
    • Djofina Mungosi kaj Alphonse Waseka el DR Kongo (Afriko)
    • Espoir Kasati el DR Kongo
  • Alfred Heiligenbrunner pri AEF
  • Petro Baláž pri E@I
  • Hans Michael Maitzen pri historio de Esperanto en Aŭstrio en la 1960-aj jaroj

Partoprenis 46 homoj el 4 kontinentoj.

AEF kore dankas al ĉiuj partoprenantoj kaj precipe dankas ĉiujn kontribuantojn.

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF