Rakonto pri la vojaĝo al Bratislavo 2021-07-07.

La 7-a de Julio estis la unua merkredo de la monato. Antaŭ la pandemio okazis ĉiam je la unua merkredo monate Lingva Kafejo en Bratislavo. Pro la pandemio tiuj kunvenoj estis nuligitaj. Ekde kelkaj tagoj nun denove eblas alveturi Slovakion.

Kiam mi jam estis en trajno venis mesaĝo de unu Esperantistino el Bratislavo.

Kara Alfréd, ĉu vi povos veni al lingvokafejo? Oni ree faras obstrukcojn. Sur hungaraj kaj moraviaj limoj estas betonaj blokoj eĉ!!! Frenezulejo.

Mia respondo:

Ho. Mi estas survoje kaj jam en Slovakio nun.

Antaŭ Bratislavo estas nur unu haltejo. Ĝi nomiĝas Devinska Nova Ves. Tie eniris dekduo da uniformitaj personoj, pri kio mi nun ne miris. Kelkaj estis nigre vestitaj, kelkaj blanke, sed plejmulto havis verde-brunan soldatan kostumon kun nigra bendo surbrake: “Policia”. Mi bedaŭris, ke mi ne komprenas la slovakan lingvon. Tiuj homoj nek komprenis la anglan, nek germanan, nek Esperantan lingvon. Mi montris mian pasporton kaj Verdan Vakcinan Pasporton en mobiltelefono kaj ili kontentigis kun “Okay”.

Baldaŭ poste la trajno atingis Bratislavon. Mi nun promenis de la stacidomo al la centro. Mi jam pli-malpli konis la vojon, tamen ĝojis, ke la navigilo en mia poŝtelefono en dubaj kazoj montris la ĝustan direkton.

Umelka nomiĝis mia celo. Granda restoraĉio ĝi estas. Post duonhora promeno mi atingis ĝin. Mi estis frue tie, kiel plej unua inter ni esperantistoj. Duonhoron poste alvenis Maria kun Eva, poste Iwan, poste Arnold, poste Darinka. Ni interŝanĝis niajn opiniojn pri la pandemio. Kelkaj estas vakcinitaj, kelkaj tute rifuzas pensojn pri vakcinado. Do, la sama opini-vasteco kiel inter miaj ne-esperantistaj konatoj. Ni rakontis pri niaj familianoj kaj komunaj amikoj, pri la nuna stato de renkontiĝoj. Mi transdonis kelkajn ekzemplerojn de „Esperanto aktuell“ kaj unu ekzempleron de “La Fido” de Vinko Oŝlak.

Tempo rapide forflugis. Tri horojn post mia alveno mi jam devis forlasi la kunvenon por atingi unu el la lastaj trajnoj hejmen. La posta kaj samtempe lasta trajno tiutage estus veturinta nur du horojn poste.

Dum la veturado de Slovakio al Aŭstrio estis neniaj Koronvirus-rilataj kontroloj. Mi jam antaŭĝojas pri la venonta restado en Bratislavo.

Se vi intencas veturi la saman itineron, atentu, ke la reguloj por eniri Slovakion povas ŝanĝiĝi. Vidu https://www.bmeia.gv.at/reise-services/reiseinformation/land/slowakei

2021-07-11, Alfred Heiligenbrunner


Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF