https://www.esperanto.at/eo

Kiel vi eble rimarkis, la aspekto kaj enhavo de tiuj ĉi retpaĝoj (www.esperanto.at) tute ŝanĝiĝis. Jen kelkaj informoj pri la motivoj por la refaro kaj enkonduko al la celoj kaj ofertoj de la nova paĝaro.

Motivoj

Dum la pasintaj jaroj pli kaj pli evidentiĝis, ke necesis serioza plibonigo de la ĉefa aŭstra Esperanto-retpaĝaro.

Teknikaj problemoj

Ekzistis kelkaj teknikaj problemoj kun la malnova retpaĝaro kiuj devigis nin fari ŝanĝojn:

  • La retpaĝaro estis bazita sur malnova versio de la enhavmastruma sistemo (content management system) TYPO3. Jam pro sekurecaj kialoj estis necesa aktualigi ĝin kaj agordigi la enhavon de la paĝoj.
  • La kreintoj de la paĝaro ne plu okupiĝis pri ĝi, kaj pro tio ni ne plu kapablis bone prizorgi ĝin kaj fari ŝanĝojn.
  • La malnova sistemo ankaŭ jam aspektis tre malmodernaj kaj ne plu taŭgis por facila legado ekzemple sur modernaj poŝtelefonoj.

Enhavaj problemoj

Sed ankaŭ la enhavo ne plu bone kongruis kun la postuloj de la nuntempo:

  • La retpaĝaro enhavis multajn statikajn informojn, kiuj parte malaktualiĝis kaj parte simple ne plu estis bezonataj.
  • Multobliĝis ja la disponeblaj informoj pri Esperanto en la Interreto, do simple ne plu havis sencon, klopodi doni superrigardon pri ĉiuj informoj en la reto.
  • Ankaŭ multajn informojn, kiujn nia retpaĝaro disponigis, oni nun facile en pli bona kvalito kaj aktualeco trovas sur aliaj retpaĝaroj – ĉu en la esperantlingva Vikipedio, ĉu en specifaj retpaĝaroj kiel lernu.netedukado.net.
  • Aliflanke, mankis ja aktualaj informoj pri la nuna Esperanto-movado kaj okazantaj eventoj kaj aranĝoj en Aŭstrio.
  • La malnova paĝaro ankaŭ malmulte instigis la legantojn al dialogo kun ni kaj propraj kontribuoj.

La projekto

Pro la menciitaj kialoj la estraro de la Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF) decidis krei tute novan retpaĝaron, teknike realigatan de la sperta teamo de E@I (Edukado@Interreto), kiu jam kreis la aktualan retpaĝaron de la Itala Esperanto-Federacio trovebla ĉe https://www.esperanto.it.

Celoj

La refaro de la paĝaro havis kelkajn celojn, kaj teknikajn kaj enhavajn:

  • La paĝaro estu bazita sur aktuala enhavmastruma sistemo (WordPress) kaj daŭre teknike aktualigata kaj subtenata fare de profesia ekstera teamo (E@I).
  • Ne plu okazu, ke la sistemo malaktualiĝu kaj ne plu troveblu spertuloj por prizorgi kaj aktualigi ĝin.
  • La paĝaro bone aspektu kaj sur konvenciaj komputilaj ekranoj kaj sur aktualaj mobilaj komputiloj, kiel ekzemple tabulkomputiloj kaj saĝtelefonoj.
  • La enhavo de la paĝaro taŭgu kaj por homoj, kiuj ankoraŭ ne konas aŭ parolas Esperanton, kaj por homoj, kiuj jam parolas nian lingvon kaj interesiĝas pri la Esperanto-vivo kaj -movado en Aŭstrio. Pro tio plej eble multo estu legebla kaj en la germana kaj en Esperanto.
  • Ni ne plu klopodu oferti ĝeneralajn informojn pri Esperanto, kiujn oni ankaŭ trovas aliloke kaj en pli bona kvalito. Anstataŭ pri multe da statikaj, rapide malaktualiĝantaj ĝeneralaj informoj, la paĝaro specialiĝu pri aktualaj informoj pri Esperanto en Aŭstrio.
  • La paĝaro ebligu kaj instigu legantojn mem kontribui al la enhavo kaj partopreni en diskutoj.

La resulto

Jen superrigardo pri la ofertoj de nova retpaĝaro, per kiu ni klopodis atingi tiujn celojn kaj kiu nun atingeblas tra la retadreso www.esperanto.at:

  • La ĉefa paĝo montras la plej aktualajn novaĵojn pri Esperanto en Aŭstrio. Aldone, ĝi informas pri la plej gravaj Esperanto-organizoj kaj -aranĝoj en Aŭstrio kaj ofertas voĉlegitan poemon en Esperanto.
  • Tra menuoj oni facile kaj rapide atingas subpaĝojn kun pli da novaĵoj kaj kun informoj pri Esperanto kaj la Aŭstria Esperanto-Federacio. La paĝoj aŭtomate agordiĝas al diferencaj aparatoj kaj ekrangrandecoj.
  • En ĉiuj paĝoj eblas elekti inter la germana lingvo kaj Esperanto. Preskaŭ ĉiuj informoj pri Esperanto kaj la Aŭstria Esperanto-Federacio ekzistas en ambaŭ lingvoj. Artikoloj kaj komentoj kutime nur disponeblas aŭ en la germana aŭ en Esperanto.
  • Vizitantoj de la retpaĝaro povas kontribui kaj per propraj artikoloj senditaj al la retpoŝtadreso de la Aŭstria Esperanto-Federacio (aef@esperanto.at) kaj per komentoj al ekzistantaj artikoloj tra reta formularo.
  • Por homoj, kiuj volas membriĝi en la Aŭstria Esperanto-Federacio, la paĝaro disponigas retan aliĝformularon, kiu aŭtomate kalkulas la pagendan kotizon kaj donas informojn pri la pagmanieroj.
  • Por tiuj, al kiuj mankas enhavoj de la malnova paĝaro, ekzistas arkivo atingebla tra la paĝo pri la historio de Esperanto en Aŭstrio.

Ni esperas, ke la nova retpaĝaro plaĉas al vi, kaj invitas vin regule viziti ĝin por ekscii la plej aktualajn informojn pri Esperanto en Aŭstrio. Ni ĝojas pri viaj opinio, ideoj, proponoj kaj kritiko pri la nova retpaĝaro – ekzemple per retletero al aef@esperanto.at aŭ rekte per komento al tiu ĉi artikolo.

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF