History Club: Felix Baur(8a), Mag. Christoph Pichler(Prof.), Valentin Regner(6a), Armin Sommer(8a kl.)

La 15-an de januaro 2021, je la 14-a, farita de la “histori-klubo” de la “Sir Karl Popper Schule” kaj de la “Wiedner Gymnasium” kune kun la Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF).

La histori-klubo kaj la AEF

Esperanto estas vigla, ankaŭ en lernejoj, kiel oni povas vidi en la kunlaboro de la Aŭstria Esperanto-Federacio kaj la “histori-klubo” de la “Sir Karl Popper Schule” kaj de la “Wiedner Gymnasium” en la kvara distrikto de la aŭstria ĉefurbo Vieno.

Ekde decembro 2020 la “histori-klubo” intense traktis Esperanton. Felix Baur, entuziasma lernanto de Esperanto kaj unu de tri prezidantoj de la klubo, skribis al la Aŭstria Esperanto-Federacio por inviti Esperantiston por nia projekto “Historical Distancing”. Kun nia unua evento, interreta diskuto kun profesoro Hans Michael Maitzen, la kunlaboro de la histori-klubo kaj la AEF komencis. Ni nun estas en konstanta interŝanĝo kun profesoro Maitzen kaj kune ni
planas estontajn projektojn pri Esperanto por temigi la historion, la lingvon mem kaj ties filozofion. Ekzemple ni volas organizi viziton en la bonega Esperanto-muzeo en Vieno kun profesoro Maitzen kaj multaj interesitaj studentoj de nia klubo. Ni havas ankaŭ la planon ebligi interretan “kraŝkurson” de Esperanto por la junaj estontaj Esperantistoj de nia lernejo. Ni esperas baldaŭ trovi multajn samideanojn per nia projekto. Ni tre ĝojas pri nia plia kunlaboro!

2021-03-02
Felix Baur, Armin Sommer, Valentin Regner

Legu la reston de la artikolo en la germana: Video-Informations- und Diskussionsveranstaltung „Esperanto“

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF