Vizito al Maribor 2020-03-10

Maribor-2020-03-10

Kiel membroj de la Esperanto-klubo Graz, Ewald Schick kaj Karl Reinisch vizitis la fervojistan E-klubon Maribor okaze de la ĝenerala kunveno sub prezido de Karl Kovaĉ.

La komunan tagmanĝon oni ĝuis en bona landa „Gastejo je Tilio“ (Pri Lipi). Post bonega manĝado la gastoj kunveturis per ŝnurgondolo sur montaro Pohorje, germanlingve Bachergebirge. Tie oni marŝis tra neĝo al turo por ĝui panoramon –rigardo al neĝa Koralpo, Graz, al direkto de Hungario kaj Kroatio… Finfine la du Graz-anoj rondiris tra urbocentro gustumante bonajn dolĉaĵon en romantika sukeraĵejo.

Hejmenveturante oni ankoraŭ ne sciis, ke tio estis la lasta ebleco por monatoj viziti eksterlandon. Ĉar en Aŭstrio baldaŭ poste venis la limigoj pro Kronviruso, kiuj malebligis pliajn vojaĝojn.

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF