RetRadio post naŭ jaroj

Hauptseite des RetRadios

Almenaŭ unufoje en jaro indas konsideri la efikon de la laboro en la Esperanta Retradio. Tion mi ĝis nun faris ĉiufoje post unu plua jaro. La 29-an de februaro finiĝis la naŭa jaro de la ĉiutaga apero de sonartikoloj en la ERR kaj do estas okazo por okupiĝi pri la rezultoj de la laboro.

La unua konstato estas ke la nombro de geaŭskultantoj nur malforte kreskas. Dum la pasinta monato estis ĉirkaŭ 29.000 paĝelvokoj, do iom malpli ol 1000 ĉiutage. Aliflanke en la laŭlanda statistiko okazis signifa ŝanĝo, ĉar nun Rusio okupas la trian aŭkvaran lokon post Usono kaj Brazilo. Ankaŭ la nombro de paĝelvokoj el Suda Koreio signife kreskis.

Do plifortiĝis la ekstereŭropa aŭskultado, dum la centra lando de Eŭropo, nome Germanio, estas tiurilate daŭre malforta. Kaj tio estas komprenebla fenomeno, se oni konas la situacion de Esperanto en Germanio. En Germanio la intereso pri fremdaj lingvoj neniam estis tre granda, ĉar la lando troviĝas en la centro de Eŭropo kaj oni tie parolas la laŭnombre plej fortan eŭropan lingvon.

Kaj depost la dua mondmilito la angla fariĝis pli kaj pli integra parto en la lingvokonscio de la germanoj. La angla lingvo ja estas principe ankaŭ ĝermana lingvo kaj tial ĝi estas sufiĉeproksima al la germana. Kaj multaj malriĉaj germanoj dum la 19-a jarcento elmigris al Usono kie ili fariĝis prospera popolgrupo. Do la emo de germanoj lerni kaj paroli la anglan lingvon estas sufiĉe forta.

Por Esperanto tiel ne restas multe da spaco. Por plej multaj germanoj kiuj interesiĝas pri Esperanto, la lingvo mem estas nur ilo por partopreni en internacia komunumo, do por povi partopreni en E-aranĝoj. Kaj pro la centra situo de Germanio en Eŭropo multaj tiaj aranĝoj okazas ankaŭen Germanio kaj tielsufiĉe multaj germanoj tie povas partopreni.

Tio signifas ke ili bone povas kontentigi sian deziron pri internaciaj kontaktoj, ĉu en la lando mem, ĉu en najbaraj landoj aŭeĉen aliaj kontinentoj, ĉar ili disponas pri la necesaj financaj rimedoj. La aŭskultado de retradio ne estas bezonata kaj ne prezentas iun dezirindan valoron por tiuj homoj.

Simila estas la situacio en Britio, Skandinavio kaj Nederlando. En landoj kun latinidaj lingvoj (Francio, Brazilo, Italio, Hispanio ktp.) la intereso pri retradio en Esperanto estas pli granda. Oni tie ne sentas lingvan proksimecon al la angla kaj oni bezonas la aŭskultadon de radio por resti en kontakto kun la lingvo Esperanto. Tio parte validas ankaŭ por la orienteŭropaj landoj kaj por Rusio.

Kaj fine estas Usono kiu daŭre okupas la unuan rangon en la statistiko de paĝelvokoj. Por usonanoj Esperanto estas okazo okupiĝi entute pri fremda lingvo kiu estas eĉsufiĉe facile lernebla. Centmiloj da usonanoj jam eklernis Esperanton per Duolingo, sed tio bedaŭrinde ĝis nun ne estas rimarkebla en la statistiko de la ERR.

La laboro en la RetRadio prezentas al la kunlaborantoj grandan kontentigon. Esperanto estas mirinda lingvo kaj paroli ĝin al aŭskultantoj en la tuta mondo estas granda travivaĵo.

Ni troviĝas nun en la deka jaro de nia komuna laboro. Ni restos fidelaj al nia sindediĉo.

http://aldone.de/retradio

(2020-05-13, Anton Oberndorfer)

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF