UK kaj TEJO-kongreso 1970

Jonas dum UK 1970

Memoroj meditaj pri la tutmondaj E-kongresoj antaŭ 50 jaroj en Aŭstrio….

En la jaro 1970, kvaronjarcenton post la Dua Mondmilito okazis kaj la 55a Universala Kongreso de Esperanto en la aŭstra metropolo Vieno kaj la 26a Internacia Junulara Kongreso de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en Graz, la dua plej granda urbo de Aŭstrio.
Jam la trian fojon lastjarcente okazis UK en Aŭstrio post 1924 kaj 1936. Elstara eco de la 55a UK estis la inaŭgura parolado de la aŭstria prezidento, aktiva esperantisto en la intermilita laborista movado, d-ro Franz Jonas en la Viena Stadthalle (urba halo) je la 2a de aŭgusto ĉeeste de 2000 personoj, komplete en Esperanto!

La foto montras s-anon Jonas, kiam li estis bonvenigata de d-ro Ivo Lapenna, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) per transdono de florbukedo de 4 geknaboj. Tiu elstara sceno aperis ankaŭ sur la frontpaĝo de la revuo „Esperanto“ de septembro 1970, en kiu aperis la ampleksa raporto pri la programo realigita en la UK. La teamestro de la Internacia Esperanto-Muzeo Vieno, mag. Bernhard Tuider afable disponigis al mi kopie tiun numeron por verki ĉi-raporton.

Mi partoprenis en Vieno laŭ la kongresa libro kiel germano (KN-ro 51), ĉar tiutempe mi laboris (por 8 jaroj) en la astronomia instituto de la Ruhr-Universitato Bochum.
Aliĝis 1987 anoj al tiu UK el 45 landoj. Komparo montras, ke tio estis la tria aŭstria UK laŭ la membronombro, la sekva aŭstra UK en 1992 havis 3033 anojn, preskaŭ same multe kiel tiu de 1924 kun 3054 partoprenintoj, multe pli ol la antaŭmilita Viena UK en 1936 en malfacila tempo povis arigi (854).
Necesas mencii, ke 1970 pasis jam 4 jaroj post la skismo en la aŭstra Esperanto-movado, kiu estis rezulto de strategia konflikto inter la antaŭmilita generacio en Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF) kaj la juna E-generacio ĉefe Viena, kiu fondis Aŭstrian Esperanto-Movadon (AEM) – reunuiĝo okazis nur post preskaŭ 4 jardekoj. La 55-a UK estis loke organizita do ĉefe de AEF (Loka Kongresa Komitato estrata de D-ro Leopold Grimme) kunlabore kun UEA, aparte ties Konstanta Kongresa Sekretario Mikulas Nevan.
Ne estas spaco ĉi tie por priskribi la okazigon de la kongreso (vidu la menciitan raporton).
En mia memoro restas aparte menciinda la fakto ke la diplomatia reprezentanto de Usono dum la inaŭguro alparolis la UK en Esperanto! Unuafoje, do unika fakto de rekono. Nekomparebla al la ĵusa misnomado de la usona ministro pri defendado Mark Esper, kiu en oficiala komuniko
aperis kiel „Mark Esperanto“ en 2019. Alia memorinda programero estis la Oratora Konkurso dum la Junulara Tago. La temaro elektita de la tiamaj geretorikuloj estis „aŭtoritatismo, demokratio aŭ anarkio en lernejoj?“ aŭ „Ĉu la lernejoj edukas la junularon por la estonteco?“ aŭ „Kion volas mia generacio?“. Ne hazarde, ĉar tio ligiĝas al la temo de la tuj sekva 26a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Venkinto estis usona junulo Duncan Charters kiu ricevis tial la Pokalon Ivo Lapenna. Nuntempe li estas prezidanto de Universala Esperanto-Asocio!
Tuj post la la solena fermo de la Viena UK je la 8a de aŭgusto 1970 komenciĝis do la TEJO-Kongreso en Graz, kies kongresa libreto frontpaĝe montris la temon: „Lernejo – ejo de la revolucio?“. Kaj tio kondukis al okazaĵoj en la Graz-Liebenau -kongresejo, kiuj estis unikaj en la historio de TEJO. Ĉefkaŭzo estis la partopreno de du italaj mao-istoj, kiuj insiste ignoris la demandosignon en la temo kaj komprenis tiun kiel imperativon. Pligravigis la tensioplenan atmosferon konata franca kontraŭrevoluciulo. Mi mem verkis poste por la TEJO-ĵurnalo „Kontakto“, Septembro 1970 dupaĝan raporton sub la titolo „Anatomio de klasbatalo en la TEJO kongreso“ . Tie aperis ankaŭ kopio de loka gazetraporto titolita „Krach bei Kongreß – Wirbel bei der Esperantisten-Jugend“ (vidu foton).

Kulmino estis la eksplodigo de du bombetoj fare de la italaj ekstremistoj ruĝverdaj dum la kongres balo, proteste al la elekto tradicia de „Fraŭlino Esperanto 1970“, kia estis elektita Zagreba kongresanino Vesna Stanicic (cetere mia iama, unua fianchino). La daŭra ĝenado kaj konfliktemo de la italaj revoluciuloj kondukis al kontakto de LKK kun la polico. La estraro de TEJO decidis nuligi la kongresanecon de ili kaj sekve eksigis la mao-istojn el Milano el la baroka kongresejo situanta en la suda parto de Graz….

Hans Michael Maitzen, 13a de aŭgusto 2020

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF