La palaco Schloss Hof

Vida Kulikauskien‌e en Schloss Hof (en 2011)

Nur 30 km oriente de Vieno troviĝas la palaco Schloss Hof. Ĝi situas en Aŭstrio, tre proksime ĉe la landlimo kun Slovakio. Turistoj ŝatas la areon, ĉar ĝi konatigas kun arkitekturo, historio kaj botaniko. La regiono estas konata pro siaj cikonioj kaj pro tio, ke eĉ la maloftaj zizeloj troviĝas tie.

Historio

La areo estas bela kaj okupas 50 hektarojn. La palaco situas sur eta monteto kaj donas bonan superrigardon al la ĉirkaŭo, inter alie ĝis Bratislavo. Ĝi plaĉis jam al Princo Eŭgeno de Savojo. Princo Eŭgeno estis fama aŭstra batalestro, kiu helpis defendi Vienon kontraŭ la turkoj. Li estis ne nur sukcesa militisto, sed ankaŭ riĉulo. En la jaro 1725 li aĉetis la palacon kaj multon plibeligis. Post la morto de Princo Eŭgeno en la jaro 1736, la palaco parttempe iĝis posedaĵo de la imperiestrino Maria Theresia. Poste la konstruaĵoj estis dum longa tempo uzataj de armeoj. Ekde la jaro 2004 okazis sentebla renovigo, kiu revivigis la aspekton de la kastelo kaj de la ĝardeno kiel ĝi estis dum la 18-a jarcento.

Regulaj aranĝoj

La palaco estas alirebla dum la tuta jaro, kontraŭ enirpago. La granda areo entenas bele aranĝitajn ĝardenojn, simile al Schönbrunn aŭ Belvedere en Vieno. Sur la herbejoj paŝtas sin diversaj ĉeval-rasoj, kameloj kaj la plej lastaj blankaj azenoj. Infanoj rajtas karesi kaprojn kaj kokojn. Depende de la sezono okazas diversaj aranĝoj: kristnask-bazaroj, barokaj baloj, paskaj bazaroj, kajto-festo por infanoj.

Ene de la areo troviĝas magazenoj, muzeoj kaj gastejo. La ĝardenoj plenas de kreskaĵoj kun manĝeblaj fruktoj. En kelkaj lokoj la vizitantoj rajtas pluki kaj manĝi la maturajn ĉerizojn, pomojn, legomojn, herbojn kaj berojn.

Han YuLing kaj Alfred Heiligenbrunner en Schloss Hof (en 2018)
Han YuLing kaj Alfred Heiligenbrunner en Schloss Hof (en 2018)

Ponto al Slovakio

Proksime de Schloss Hof situas mallarĝa ponto, tra kiu eblas atingi Slovakion piedirante aŭ biciklante. La ponto superiras la riveron March, kiu tie estas limo inter Aŭstrio kaj Slovakio. Aŭtomobiloj ne rajtas uzi la ponton. Dum sunaj tagoj amaso da promenantoj ĝuas la ponton, kune kun biciklantoj.

Proksimaj kasteloj

Proksime troviĝas aliajvidindaj kasteloj: Schloss Niederweiden (5 km for) kaj Schloss Marchegg (9 km distanco al Schloss Hof).

Spertoj

Jen raporto de Esperantistino pri Schloss Hof.

Gastante en Aŭstrio mi vizitis la bienon Schloss Hof kelkfoje. Tamen volonte tien mi revenus denove. Kial? Kialo simplas: la bieno ravas ne nur per bela ĉirkaŭaĵo, riĉa historio, sed ankaŭ per tio, ke ĝiajn riĉaĵojn eblas ne nur rigardi, sed ankaŭ tuŝi, elprovi, observi… Ĉiu trovas kion fari: artaĵ-kaj historiemuloj povas viziti ekspoziciojn en palaco, naturŝatantoj povas ĝui promenojn en belegaj florĝardenoj, parko, bestoamikoj trovos diversajn bestojn, ne nur farmajn, sed ankaŭ ekzotikajn, por infanoj plenas distraĵoj, ludlokoj. Eblas manĝi en restoracio aŭ simple pikniki sur herbejo kaj tiel pasi tutan tagon en la bieno. Mi ĝuis, ke la palacbienon ŝatas viziti familioj, kaj post unu tago tie mi komprenis, ke tio estas bonega loko por pasi tempon interese kaj bone ripozi. Venu!

Vida Kulikauskien‌e en Schloss Hof (en 2011)
Vida Kulikauskien‌e en Schloss Hof (en 2011)

(V.K.)

Schloss Hof, oficiala retpaĝo: https://www.schlosshof.at/

Eŭgeno de Savojo: https://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADgeno_de_Savojo

(2020-05-14, Vida Kulikauskiene kaj Alfred Heiligenbrunner)

Komentoj

Vida
2021-02-02, 11:59
Vida • 2021-02-02, 11:59
Belega loko en bela kaj interesa lando!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF