Marso kaj Esperanto

Difficile est satyram non scribere.

(aŭtoro: Decimus Junius Juvenalis, romia poeto de la unua kaj dua jarcento AD)

La jaro 2019 estis la granda memorokazo pri la unua surpaŝigho de la Luno (50jara jubileo en julio). La nuna jaro 2020 regata de la tutmonda pandemio tamen havas denove gravan kosmospacan aspekton.Temas pri ekspedicioj prepare al konkero de la planedo Marso, nia najbaro en la sunsistemo.  Ĝuste precize 12 monatojn post la Lunjubileo lanĉiĝis  tri spacŝipoj (sen kosmonaŭtoj) direkte al Marso. Ili devenas de Ĉinio, Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj (UAE) kaj Usono. La nomoj de la spacprojektoj de UAE kaj de Usono havas surprizan rilaton al la fama Zamenhofa poemo La Vojo (Originala Verkaro/VI/2).

Kial do? La spacŝipo de UAE, lanĉita la 19an de julio, nomiĝas  Al Amal, arablingve por La Espero. La usona almarsa veturilo (startis la 30an de julio) portas la nomon Perseverance, angle por Daŭremo.

Kaj nun ni iru al la dua strofo de La Vojo:

„Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L’espero, l’obstino kaj la pacienco –
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.“

La graspresita linio reprezentas la nomojn de la Marsprojektoj de UAE kaj Usono!

La ligo de UAE al  paco tiel impresis, ke aperis en Vieno jam la apliko de la  akronimo UAE al „Unio de Aktivaj Esperantistoj“ kaj  rekone al  la pacnomo  „Emir-speranto“…..

Hans Michael Maitzen, 3a de aŭgusto 2020

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF