Intervjuo kun s-ino Niessner

S-ino Herta Niessner en intervjuo kun Franziska Dodik, 2019

S-ino Niessner estis maljuna virino kaj multjara esperantistino.

La intervjuon kun ŝi gvidis Franziska Dodik en la jaro 2019.

Nia kara sinjorino kaj samideanino Herta Niessner naskiĝis 1921 kaj venontjare estus iĝinta cent jarojn.
Dum preparo de tiu ĉi artikolo atingis nin la informo, ke s-ino Niessner forpasis la 11-an de Novembro 2020, en la aĝo de 99 jaroj.

Kara sinjorino Niessner, diru, kiel kaj kiam vi esperantiĝis?

Mi ne scias tion tiel ĝuste.
Pri ekzisto de E-o mi eksciis jam kiel lernantino, sed oni ofte diris: “Esperanto ne havas estontecon.”
Sed kiel mi al aliaj E-istoj alvenis, mi ne memoras pli.
Mi nur scias, ke sinjoro Vokal estis estro de Vienaj Esperantistoj kaj la astronomo profesoro Maitzen estis estro por la tuta lando Aŭstrio.
Mi regule iris al prelegoj kaj ankaŭ tiumaniere lernis la lingvon.
Mi faris ankaŭ du ekzamenojn.
La trian ekzamenon mi ne faris, ĉar mi ne bezonis ĝin.

Se oni faras tri ekzamenojn, oni rajtas postuli monon por instruado de la lingvo kaj mi jam havis mian salajron kiel instruistino. Mi ne bezonis monon.
Se oni povas helpi iun aŭ fari plezuron, tiam mi povas fari ĝin tiel, sen pensado pri profito.
Mi ricevis unu libron de sinjoro Vokal por lerni E-on.
En ĉi tiu libro staris: “Ĉiu lingvo rilatas al la gloro de la lando.”
Do, kiu havas la plej grandan prestiĝon en la landoj kies lingvo validas?
Nun ni scias, kial la angla estas la superreganta lingvo.

En kiuj internaciaj kongresoj vi partoprenis?

Mi estis en Göteborg en la jaro 2003, pri tiu kongreso mi bone memoras.


En la jaro 1997 mi estis en Aŭstralio. Sed kiel nomiĝis tiu urbo, mi ne scias plu.
Mi flugis al Aŭstralio nur, ĉar mi iris al unu danca festo en Belvedere. Unu amikino invitis min tien.
En la lasta momento ŝi alvokis min kaj diris, ke ŝi ne povas veni al la festo.
Do, kion fari? Mi iris tute sola tien.

Dum UK 2003 Göteborg
Marstrand; dum UK 2003 Göteborg

Tie mi konatiĝis kun unu sinjorino, kiu ĝuste en Aŭstralio havis domon. Ŝi estis heredinta tiun domon. Sed ŝi unue volis vojaĝi al Parizo, ĉar en Parizo ŝi havis amikinon. Tiu sinjorino invitis min akompani ŝin al Parizo.

Kompreneble mi akceptis la oferton kaj tiel mi alvenis al Parizo en unu tre bela loĝejo kun ses ĉambroj.
La gastigantino de tiu ĉi loĝejo havis unu filinon kiu ne ŝatis, ke ŝia patrino invitis gastojn el fremdaj landoj.
Ŝi (la gastigantino) diris al mi: “Ma fille me deteste.” “Mia filino malamas min.”
Mi devis scii, oni ofte invitas homojn pro ĝentileco, sed la invitita devus dankeme malakcepti la inviton.

Sed kion fari?
Mi estis scivolema vidi Parizon kaj mi volonte vojaĝis.
Post Parizo mi flugis al Aŭstralio kaj estis ses tagojn en la ĉefurbo (de Suda Australio) Adelaide (Adelajdo).

Kiun kongreson vi aparte ŝatis?

En Göteborg estis vere bona etoso kaj bela kongreso.
Unufoje ni havis kongreson en Melk ĉe Vieno. (Verŝajne ŝi pensis pri fervoja kongreso en Krems 1993, de kie okazis ekskurso al Melk.) Ĉi tiu kongreso estis ankaŭ interesa.

Ĉu vi jam havis aliajn Esperantistojn kiel gastoj? Samideanojn el aliaj landoj?

Jes, unufoje estis unu geedza paro ĉe mi, sed mi ne memoras plu pri iliaj nomoj. Ili estis nur tri tagojn en Vieno. Tre mallonge.

Kie okazis en pasinteco niaj renkontiĝoj?

Niaj samideanoj renkontis pasintece ĉiam ĵaŭde, en unu kafejo en la Favoritenstr. 44 (kafejo Frey, Vieno).

Ĉu vi de tempo al tempo legas en E-o aŭ ĉu vi renkontas aliajn E-istojn?

Ne, bedaŭrinde ne. Ĝi endormiĝis tute.

Sinjoro Vokal mortis kaj kvar jarojn post li mortis ankaŭ lia filino kaj ili estis por mi la unusola konekto al E-o.
Antaŭ du jaroj mortis unu E-istino kaj sinjoro Amir alvokis min kaj demandis min ĉu mi ankaŭ ŝatus kunveni al entombiĝo de tiu ĉi sinjorino.
Mi surpriziĝis kiam mi aŭdis pri ŝia morto. Ŝi naskiĝis en la jaro 1944 kaj mortis antaŭ du jarojn.

Ĉu vi rememoras specialajn amikecojn el la E-o movado?

Jes, mi havis unu amikon kiu ŝatis lerni E-on kun mi, sed pri lia nomo mi bedaŭrinde ne memoras pli.

Por la fino de nia intervjuo, mi ŝatus demandi vin, kion donis E-o al vi?

Esperanto donis multe al mi.
Mi neniam estus vidinta Aŭstralion sen Esperanto.

S-ino Herta Niessner en intervjuo kun Franziska Dodik, 2019
S-ino Herta Niessner en intervjuo kun Franziska Dodik, 2019

2020-11-05, Franziska Dodik

Komentoj

Vida
2021-02-02, 12:09
Vida • 2021-02-02, 12:09
Bonega intervjuo!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF