Nova libro pri Ludwig Boltzmann

Informis min pri la vojaĝo de la fama aŭstra teoria fizikisto prof. Ludwig Boltzmann al Kalifornio en 1905 kaj ties sprita raporto astronomia kolego prof. Arne Slettebak de la Ŝtata Universitato de Columbus, Ohio, Usono. Atentigite de li pri angla traduko de tio en la ĵurnalo „Physics Today“ en 1992, mi evoluigis la ideon traduki ĝin ankaŭ al Esperanto, ĉar Boltzmann priskribis siajn problemojn kun la angla lingvo, en kiu li devis prezenti 30 prelegojn en la Universitato de Berkeley en Kalifornio. Konkrete li kritikis la nefonetikan karakteron de tiu lingvo.

Simbola voko al esperantigo venis de la fakto, ke lia vojaĝo okazis en somero 1905 samsezone kun la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo ĉe Maro (5-12 de aŭgusto). Boltzmann okupiĝis ankaŭ pri reformo de la germana ortografio kaj en la sama libro, kie aperis tiu raporto, li startas per „Forwort“ kun kompleta koincido de skriba kaj parola germana lingvo, gvida principo por la lingvo de d-ro Zamenhof! La entrepreno komenciĝis en aprilo 2021 kun grava partopreno de kolego prof. Reinhard (Renardo) Fössmeier de la Akademio Internacia de Sciencoj (San Marino), kiu krom gravan logistikan engaĝiĝon kontribuis signifan parton de la komentoj en nia libro.

La libro estas mendebla ĉe UEA kaj ĉe KAVA-PECH. ISBN: 9788088326199.

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF