Historio de Esperanto en Aŭstrio el vidpunkto de 1970

LA ESPERANTO-MOVADO EN AŬSTRUJO

Estus giganta tasko, skribi funde kaj detale pri la historio de la Esperantomovado en Aŭstrujo. Nur malmultaj eŭropaj ŝtatoj estis destinitaj por akcepto kaj praktika uzo de internacia lingvo kiel la multlingva Aŭstrujo-Hungarujo, situanta en la mezo de la eŭropa kontinento.

Jam en la jaro 1902 aperis en Moravio (nun Ĉeĥoslovakio) Esperanto-revuo, en 1904 okazis la Aŭstria Esperanto-Kongreso en Graz kaj en 1905 partoprenis prof. O. Simon kaj redaktoro J. Schröder al la unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer. Aperis la unuaj Esperanto-libroj por germanoj. Tiam jam ekzistis en la germanlingva aŭstria regnoteritorio kelkaj aktivaj Esperanto-unuiĝoj (Wien, Graz, Reichenberg, Innsbruck, Salzburg, Teplitz ktp.). Estis fonditaj la “I-a Esperanto-Unuiĝo” (Wien 1908), “Esperanto-Societo Danubio” (1911) kaj “Aŭstria Katolika Ligo Esperantista” (1912). Ankaŭ la laborista Esperanto-movado estiĝis kaj en Wien (1912) kaj en Tirolo kaj Karintio (1913) fondiĝis malgrandaj rondoj.

En multaj lokoj de Aŭstrujo-Hungarujo fondiĝis ankaŭ jam fakgrupoj de fervojistoj, instruistoj, sciencistoj ktp. Estis aranĝitaj aŭstraj landaj Esperanto-kongresoj en Wien (1910), Prag (1911), Graz (1913) kaj Franzensbad (1914). Dum la lastnomita kongreso estis inaŭgurita la unua Esperanto-monumento, kiu staris tie ĝis 1938, poste forigita de la naciista reĝimo. En 1912 okazis la 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakau (Krakovo, tiam sur la teritorio de Aŭstrujo-Hungarujo), kiun partoprenis ankaŭ d-ro Zamenhof kun sia edzino.

Dum la unua mondmilito (1914–1918) multaj societoj, grupoj kaj rondoj malaperis, sed oni ne ĉesigis la agadon, sed laŭeble kunvenis en rondoj. Nur post militfino kaj starigo de Aŭstrujo kiel Demokrata Respubliko (12. 11. 1918) nove vigliĝis la anaro. Multaj grupoj en Vieno kuniĝis en “Viena Esperanto-Delegitaro” kaj en 1923 estis fondita “Aŭstria Esperanto-Delegitaro”. Ein Linz estis fondita en 1922 la societo “Aŭstria Laborista Ligo” (ALL), kiu estis la antaŭulo de “Aŭstria Laborista Ligo Esperantista” (ALLE).

En la jaro 1924 unuafoje okazis la Universala Kongreso de Esperanto, la 16-a, en Vieno sub la protekto de la aŭstra federacia prezidanto M. Hainisch (samtempe okazis la 9-a IKUE-kongreso sub protekto de kardinalo d-ro F. G. Piffl). Al la Universala Kongreso partoprenis ankaŭ Klara Zamenhof, la vidvino de nia majstro. Oni prezentis la sorĉfabelon de F. Raimund “La malŝparulo”, bonege tradukitan de F. Zwach. Tiu kongreso tamen suferis kelkrilate, precipe pro la ĝenerala kriza situacio. Aliĝis 3400 gesamideanoj, sed konsiderinda parto ne venis. Estiĝis financa deficito ankoraŭ dum jaroj poste premanta la movadon.

Grava sukceso estis en 1925 la starigo de Ŝtata Ekzamen-komisiono por Esperanto en Vieno. La fondinto kaj unua direktoro de tiu komisiono estis landlerneja inspektoro kortega konsilisto d-ro F. Wollmann. Samtempe aperis la unuaj Esperanto-lernolibroj por la aŭstraj ĉeflernejoj kaj mezlernejoj. Gravega estis la fondo de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno 1929 laŭ sugesto de d-ro Felix Zamenhof (frato de la majstro) kaj kiel rezulto de la energiaj penadoj de H. Steiner. La tiama aŭstra federacia prezidanto W. Miklas mem inaŭguris ĝin en ĉeesto de multnombra internacia samideanaro en la festsalonego de la Aŭstra Nacia Biblioteko, al kiu la muzeo estas aligita kiel “corpus separatum”.

Estus multo raportinda pri la plua evoluo en Aŭstrujo, kiu fariĝis ĉiam pli kriza kaj kondukis al internaj bataloj. Sekvis en 1934 “aŭtoritateca” reĝimo, malpermesanta ĉiujn socialistain organizaĵojn, do ankaŭ la socialistan Esperanto-societon “Aŭstria Laborista Ligo Esperantista”, en kies rondoj laboris gvide i.a. ankaŭ F. Jonas, la posta federacia prezidanto. La gesamideanoj de la “neŭtrala movado” kolektiĝis en nove fondita “Aŭstria Esperanto-Asocio” (AEA) kun la societorgano “Aŭstria Esperantisto”, aperinta jam de aŭgusto 1924. La plimulto de la iamaj membroj de la “Aŭstria Laborista Ligo Esperantista” aliĝis al la en 1936 fondita “Aŭstria Esperantista Federacio”, organizaĵo kultura, senpartia kaj sentendenca. Aperis la kulture valora gazeto “Verda Revuo”.

En 1936 okazis sub la protekto de federacia prezidanto W. Miklas la 28-a Universala Kongreso de Esperanto (la dua en Vieno). Pro la malfavoraj cirkonstancoj anoncis sin nur 854 gesamideanoj, inter ili f-ino Lidia Zamenhof kaj ŝia frato Felix Zamenhof.

La 13-a de marto 1938 estis la tago de la okupacio de Aŭstrujo per la armeo de la naci-socialista Germanujo. Ĉesis ĉia oficiala Esperanto-laboro kaj sekvis la likvido de ĉiuj Esperanto-organizaĵoj. La Internacia Esperanto-Muzeo estis fermita. Gia direktoro kort. kons. H. Steiner estis arestita, sed post kelkaj semajnoj ree liberiĝis. El liaj kunlaborantoj d-ro E. Pfeffer sukcesis trovi en Montevideo (Urugvajo) novan hejmon kaj laboreblecon, dum kiam G. Weber estis sendita en la koncentrejon Gusen (apud Mauthausen), kie li dum aprilo 1945 mortis sekve de kruela traktado. Simila sorto trafis d-ron M. J. Metzger el Graz.

Dum la jaroj de subpremo kaj mallumo de marto 1938 ĝis aprilo 1945 Esperanto tamen ne estis morta en Aŭstrujo. La fideluloj restis, laŭokaze eĉ kaŝe kunvenis, i.a. ankaŭ kun alilandaj esperantistoj, kiuj laboris kiel militkaptitoj en Aŭstrujo.

Kiam Aŭstrujo en aprilo 1945 restariĝis, ankaŭ la Esperanto-movado en nia lando reviviĝis kaj revigliĝis. Estis necese, komenci nove, resp. sur nova bazo per kolektado kaj kunigo de ĉiuj samcelanoj nun en la tutaŭstria superpartia, supertendenca tegmenta organizaĵo “Aŭstria Esperantista Federacio” (AEF). Ankaŭ la socialista Esperanto-organizaso denove estis fondita kaj ricevis la nomon “Aŭstria Socialista Ligo Esperantista” (ASLE), same “Aŭstria Katolika Ligo Esperantista” (AKLE) en kadro de AEF kaj poste estiĝis la “Aŭstria Fervojista Esperantista Federacio” (AFEF). Fondiĝis la “Aŭstria Esperanto-Instituto”, kiu kontaktas kun la “Akademio de Esperanto” kaj aliaj lingvo-sciencaj institutoj. Cetere tiu instituto dum la 55-a UK festos sian 25-jaran ekziston.

AEF aranĝas ĉiujare landajn kongresoin. Dum 1954 ĝi okazigis Jubilean Kongreson (50 jarojn Esperanto en Aŭstrujo). Ĉe tiu okazo aperis la dua (la unua aperis jam 1949) speciala Esperanto-poŝtmarko.

Pro la centra situacio en Eŭropo okazis pluraj gravaj internaciaj kongresoj kaj konferencoj, i.a. IFEF-kongreso en Linz 1952, SAT-kongreso en Linz 1955 kaj en Vieno 1962, kaj IKUE-kongreso en Vieno 1958.

Tri Esperanto-monumentoj estis starigitaj: Zamenhof-monumento en Vieno laŭ iniciato de s-ano Hugo Steiner, Zamenhof-monumento en Wörgl (Tirolo) laŭ iniciato de tiea s-ano Hans Steiner kaj en Linz dank’ al la senlacaj klopodoj de s-ano J. Geroldinger moderna Esperanto-monumento. Ni ankaŭ mencias la Zamenhof-, resp. Esperanto-stratojn en Wien, Graz, Klagenfurt, Linz, Wolfsberg kaj en Knittelfeld.

Ŝtataj ekzamenkomisionoj por Esperanto ekzistas en Graz, Wien kaj Salzburg. Nia estimata samideano, la nuna ĉefepiskopo d-ro E. Macheiner estis oficiale de Romo komisiita, ekzameni kaj aprobi ĉiujn liturgiajn Esperanto-tekstojn. Aldone estu notitaj la Eŭropa Esperanto-Konferenco (Wien 1965), la Esperanto-feriosemajno (Klosterneuburg 1966) kaj la Eŭropa Esperanto-Kongreso (Innsbruck 1967). Ni ne volas preterlasi citi la aktivan informan kaj varbcelan organizon “Gesellschaft für internationale Verständigung – Esperantoamikoj” kaj ties organon “Internationale Informationen” kun ĝia aktuala gazetservo. Simile celas nova (kvazaŭ skisma) organizaĵo, sin nomanta , “Österreichische Esperanto-Bewegung” (“Aŭstria Esperanto-Movado”), fondita 1967 de iamaj AEF-anoj, kiu volas, postulante treege malaltan kotizon, unuavice pligrandigi la nombron de Esperanto-simpatiantoi (jen celo, por kiu jam efike agas antaŭe nomita “Gesellschaft für internationale Verständigung – Esperanto-amikoj”).

Specialan mencion meritas la agado de “Sekcio de Aŭstriaj Esperanto-Instruistoj” sub la fervora gvido de s-ano J. Wesian, plue la klopodoj de la Esperanto-Junularo en Graz, kiu organizas la nunjaran TEJO-kongreson.

Aŭstria Esperantista Federacio kiel supertendenca landa organizo, aliĝinta al Universala Esperanto-Asocio reprezentas la aŭstran Esperanto-movadon ĉe oficialaj instancoj. Estis tial memkompreneble, ke ĝi transprenis la preparon de la 55-a Universala Kongreso de Esperanto, alvokante ĉiujn aŭstrajn gesamideanojn al aliĝo kaj al aktiva kunlaboro.

Kompilis W. Mudrak, R. Cech kaj d-ro F. Scheibenreiter, 1970

AEF