Clemens J. Setz: Die Bienen und das Unsichtbare

Taglibro por la 27a de oktobro 2020: epokfara apero de Esperanto en la aŭstra radio/televido!

Jen la teknika sinsekvo de tre signifa tago por ni aŭstraj esperantistoj, sed ankaŭ ĉiuj nia jnajbaraj verduloj samlingvaj. Ĝi okazis preskaŭ precize unu jaron post la internacie ege grava simpozio okaze de la 90jariĝo de la Esperantomuzeo, kolekto de planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko.


07:54
La prezidanto de AEF, Alfred Heiligenbrunner, raportas al la estraro de AEF:
Zu dem Buch „Die Bienen und das Unsichtbare“ von C. Setz gab es heute eine Buchrezension im Radio Ö1 Morgenjournal um 7:26.


12:20
La sama, plusendante mesaĝon de Christian Cimpa de la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko je la 10:24, kiu skribas:
Lieber Alfred, heute sollte in der ZIB1 ein Beitrag kommen: Interview mit Clemens J. Setz im Esperantomuseum!


19:59
La taglibra aŭtoro, Hans Michael Maitzen, entuziasme sendas raporteton sub la titolo „Sukcesego!“ al la estraro de AEF jentekste:
Dankon por la sciigo pri Setz en ZIB1 ĵus elsendita. (ZIB1 staras por „Zeit im Bild 1“, la ĉefa vespera informelsendo de la aŭstra televida kanalo ORF1 ekde horo 19:30.) Brila sukceso! Gratulon! Esperanto evidente daŭre vivas. Imagu, la paroldamo de ORF Susanne Höggerl finante tiun parton eĉ plukondukis la TV-publikon (kutime miliono da spektantoj) per Esperantlingva „tenisa ludo“ al la samtempa turniro en Vieno.
Ni verduloj indulgas al ŝi ke laŭ la reguloj de la germana lingvo ŝi prononcis „teniza“!


20:28
Estrarano de AEF Leopold Patek mesaĝas al la retgrupo de aŭstraj-esperantistoj:
Intervjuo kun aŭtoro Clemens J.Setz, kiu skribis libron pri abeloj kaj planlingvoj.
TVTHEK.ORF.AT:
Clemens Setz schreibt Buch über Kunstsprachen – ZIB 1 vom 27.10.2020 um 19:30 Uhr
Esperanto, Volapük, Klingonisch, Blisssymbolics und Talossa: Mit diesen Begriffen werden sogenannte Kunst-und Plansprachen bezeichnet. Schriftsteller Clemens Setz hat sich in seinem neuen Buch “Die Bienen und das Unsichtbare” auf die Spurensuche von Kunstsprachen begeben.

(Sekvas la ligilo).
Amike, Leo


Clemens J.Setz naskiĝis en 1982, samurbe kiel mi Graz-ano. Li estas reprezentanto de la juna generacio de verkistoj, do intime ligita al la reta mondo, kaj esplorema alternativulo (barbegulo i.a.).

Lothar Müller priskribas en Süddeutsche Zeitung de la 14.11.2020 la aŭtobiografian karakteron de lia romano, kiu estas ankaŭ iusence faka libro. Ekz. en la ĉapitro „Mein Sommer im Volapük“ li priskribas taglibre paralelece al ties aŭtoro Johann Martin Schleyer la kundependon de vivokrizo kaj planlingva obsesio. Lin fascinas ne tiom la gramatiko de Volapuko kiom ĝia vorttrezoro. Li suferas je la aŭtoimunmalsano de lingva virtuozo. Volapuko estas lia kontraŭdepresia medikamento.

Li ne facile lernas en printempo kaj somero de la jaro 2015, sed plaĉas al li, ke „lol“ staras por „rozo“ kaj la semajntagoj nomiĝas: „mudel tudel vedel dödel fridel zädel sudel“ (do lundo – dimanĉo). Tio memorigas min pri sperto lernante Esperanton kaj ties rilaton al aliaj planlingvoj. Ekzemplon mi ricevis per ekscio de la traduko de la fama poemo/kanto „Sah ein Knab ein Röslein stehn, Röslein auf der Heide ….“ en Esperanto: „Knab ́ rozeton vidis li, rozeton sur herbejo“ kaj en Volapük: „Ölogom pu lolili, lolili su lufel“. Ne malfacile estis por mi, tiam studento kadre de la Studenta Esperanto-Klubo Graz kompreni, ke la unua Esperantoklubo estiĝis en Germanio en Nürnberg el antaŭa Volapuka klubo.

Fine endas mencii, ke ankaŭ la TV-kanalo 3sat dediĉis 5 minutan eron de sia programo „Kulturzeit“ je la 6a de novembro al la nova libro de Clemens J. Setz, dum kiu la aŭtoro persone intervjuiĝis.

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF