Kadre de la preparoj por la Universala Kongreso de Esperanto 2026 en Graz, grava iniciato ekis: la kandidatiĝo por la agnosko de la Aŭstria Esperanto-kulturo kiel nacia Nemateria Kultura Heredaĵo.
La celo estas la inkludo en la registro en Aŭstrio. Per tio, nia lando fariĝus la tria post Pollando (2014) kaj Kroatio (2019), kiu oficiale agnoskas tiun gravan kulturan kontribuon de Esperanto. La kandidatiĝo necesas zorgeman kaj intensan preparadon kaj estos prezentita al la Aŭstria Komisiono por Unesko. La tempolimo estas mallonga: la kandidatiĝo jam devas esti submetita fine de januaro 2026.
Ĝis tiam, la redakcia teamo devas plenigi ampleksan demandaron kaj samtempe kolekti du sciencajn akompanleterojn, subten-deklarojn kaj vastan dokumentan materialon (fotoj, son- aŭ videodokumentoj).
Ni kore invitas ĉiujn interesatojn kunlabori en la redakcia teamo. Bonvolu kontakti rekte Martin Gritsch (mr.gritsch@outlook.com).
(bildo de Gerd Altmann sur Pixabay)
2025-12-10, 19:50