Karaj Esperanto-amikoj, karaj samideanoj,
ni ĝojas informi vin pri grava mejloŝtono de nia iniciato „Esperanto kiel nemateria kultura heredaĵo en Aŭstrio“: la oficiala kandidateco kaj la necesaj akompanaj dokumentoj estas pretaj kaj estis ĝustatempe transdonitaj al la UNESCO-komisiono fine de januaro.
Jen la plej gravaj dokumentoj de nia kandidateco:
Kandidatigo Esperantokulturo
Fakaj opinioj
Via kunlaboro nun estas grava!
Por doni al nia kandidateco la necesan pezon, ni elkore invitas vin subteni ĝin per persona konsentdeklaro. Via voĉo estas decida, ĉar la UNESCO-komisiono tre atentas pri tio, ke la aŭstria Esperanto-komunumo subtenu la peton. Tio koncernas ĉiujn: membrojn de asocioj, Esperanto-parolantojn en ĉiuj federaciaj landoj, kaj ankaŭ ĉiujn amikojn kaj mecenatojn, kiuj ideale subtenas niajn celojn kaj valorojn.
Kion ni bezonas:
Bonvolu elpresi la konsentdeklaron, plenigi, subskribi, skani ĝin kaj sendi ĝin retpoŝte al esperanto.austrio@gmx.at.
Konsentdeklaro
Se tio ne eblas, bonvolu sendi ĝin poŝte al la jena adreso:
Karl Reinisch, Bodenfeldgasse 5, 8020 Graz.
La limdato por sendo estas la 28-a de februaro 2026.
Kaj krome: Bonvolu atentigi Esperanto-parolantojn kaj subtenantojn en via konataro pri tiu ĉi iniciato kaj peti ilian helpon. Ĉiu voĉo gravas!
Koran dankon pro via tempo kaj precipe pro via konstanta subteno!
Ewald Schick
Prezidanto de Aŭstria Esperanto-Federacio