
Inter la 9-a kaj 11-a de majo 2025 okazis Aŭstria Esperanto-Kongreso en la Volkshaus Graz. Organizis la eventon la Esperanto-Socio Stirio, sub la gvido de ĝia prezidanto Ewald Schick.
Kun ĉirkaŭ 50 partoprenantoj el Aŭstrio kaj najbaraj landoj, 15 prelegoj, du kulturaj vesperoj, kaj eĉ Sankta Meso en Esperanto, ĝi estis la plej granda Esperanto-evento en Aŭstrio dum jardekoj!
Parolis dum la solena malfermo de la kongreso interalie la afablega urbestrino de Graz, Elke Kahr. Ŝi menciis, ke ŝi jam antaŭ 40 jaroj, kiam ŝi komencis kunlabori en sia politika partio, eksciis pri Esperanto de maljunaj kamaradoj. Impresis ŝin la multjara tradicio de Esperanto en Graz, kaj ŝi eĉ dediĉis unu horon de sia malabunda tempo por interparoli kun tri partoprenantaj esperantistoj el Darmstadt, ĝemela urbo de Graz.
Ĉar la kongreso ne havis specifan temon, okazis prelegoj pri tre diversaj temoj, kiel psikologio, kulturo, lingvoj, historio, kaj tekniko. Enlandaj kaj eksterlandaj prelegantoj transdonis sciojn kaj spertojn, kaj pri serioza laboro por Esperanto kaj pri turismo kaj kulturaj diferencoj en la mondo.
Dum la paŭzoj eblis ĝui malavaran bufedon kaj utiligi la libroservon de Peter Baláž el Slovakio. Por la vesperoj estis ofertitaj koncertoj kaj kuna kantado. La dimanĉa antaŭtagmezo estis dediĉita al Sankta Meso memore al Max Josef Metzger (1915 - 1927 en Graz), beatproklamita pastro kaj esperantisto. Multaj eksterlandaj gastoj ankaŭ utiligis la belan veteron dimanĉe por iom turismumi en Graz.
Entute la kongreso montris fortan vivosignon de Esperanto en Aŭstrio, kaj ni antaŭĝojas jam pri venontaj aranĝoj.
Legu ankaŭ pli detalan raporton pri la evento de la partopreninto kaj preleginto Luko:
Revjuo: Aŭstria Esperanto-Kongreso 2025
Ankaŭ la junia eldono de la reta gazeto Voko el Stiro enhavas tre detalajn raportojn pri la evento.