kulturheredaĵo

Ni elkore dankas ĉiujn, kiuj subtenis nian UNESKO-kandidatecon per sia konsentdeklaro aŭ aktive helpis kolekti ilin. Entute ni sukcesis transdoni 74 deklarojn al la UNESKO-komisiono. Ni estas aparte fieraj pri la renoma subteno, interalie de la urbestrino de Graz, Elke Kahr, la nova ĝenerala direktorino de la Aŭstria Nacia Biblioteko, Michaela Mayr, la direktoro de la Esperantomuzeo, Bernhard Fetz, kaj la prezidanto de UEA, Fernando Maia. Tre ĝojigas nin ankaŭ la subteno de Spomenka Štimec, kiu jam kunordigis la sukcesan kandidatecon de Kroatio.

Nun ni forte esperas pri sukceso: La faka komisiono nuntempe ekzamenas la kandidatecojn. La rezulto estas atendata por la mezo de aprilo – ni tenos vin informitaj!

Martin Gritsch

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF