Esperanto en Aŭstrio

Zamenhof-monumento ĉe Karlsplatz, Vieno

Sur tiu ĉi paĝo vi trovas informojn pri rimedoj kaj aktivecoj rilate al Esperanto en Aŭstrio, pri kiuj ni scias. Se vi havas aldonajn informojn, kiujn ni menciu sur tiu ĉi paĝo, bonvolu skribi al ni: aef@esperanto.at.


Institucioj


Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko

La Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko estas tutmonde unu de la plej malnovaj lingvaj muzeoj kaj de la plej gravaj institucioj de sia speco.


Organizoj


Aŭstria Esperanto-Federacio

La Aŭstria Esperanto-Asocio estas sendependa kaj neŭtrala platformo por homoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto aŭ volas subteni ĝin.

Esperanto-Societo Stirio

La Societo Stirio organizas regulajn klubkunvenojn en Graz.

Sekcio Esperanto en la kulturasocio de la aŭstraj fervojistoj

La laboro por la Internacia Lingvo ene de la kulturasocio de la aŭstriaj fervojistoj okazas kiel propra sekcio (“sekcio Esperanto”) kaj kadre de la Aŭstria Esperanto-Asocio.


Informoj


Retpaĝaro: esperanto.at

Sur la retpaĝaro provizita de la Aŭstria Esperanto-Asocio vi trovas informojn pri Esperanto rilate al Aŭstrio. Ĉi tie ankaŭ regule aperas aktualaj artikoloj rilate al Aŭstrio, kaj ĉiuj legantoj povas aldoni komentojn.

Gazeto: Esperanto Aktuell

Membroj de la Aŭstria Esperanto-Asocio regule ricevas la gazeton Esperanto Aktuell de la Germana Esperanto-Asocio kun ĉiam inter du kaj kvar paĝoj specifaj al Aŭstrio. La gazeton povas ankaŭ aboni ne-membroj.

Retpoŝtlisto: Esperanto-Austria

Tiu retpoŝtlisto (posteulo de la la Yahoo-grupo austraj-esperantistoj) ofertas novaĵojn kaj diskutojn kun la ĉeftemo »Esperanto en Aŭstrio« por ĉiuj interesitoj ene kaj ekster la lando: https://groups.io/g/Esperanto-Austria


Aranĝoj


Jen Esperanto-aranĝoj kiuj regule okazas en Aŭstrio. Por detaloj kaj aldonaj aranĝoj bonvolu legi la anoncojn sur tiu ĉi retpaĝaro kaj en la internacia kalendaro Eventa Servo.

Zamenhof-festo

Ĉiujare en decembro okazas la tradicia Zamenhof-festo en la Pola Instituto en Vieno.

Klubkunvenoj de la Esperanto-Societo Stirio

Klubvesperoj de la Societo-Stirio okazas ĉiumonate en Graz.

Lingva kafejo Vieno

En la Monda Muzeo Vieno (Weltmuseum) regule okazas Lingva kafejo, kie ankaŭ partoprenas esperantistoj.
Pro la Koronvirusa pandemio tio okazas enmomente nur virtuale, vidu Lingva kafejo.

Lernorondo en Vieno

La renkontiĝo okazas ĉiujn du semajnojn merkrede vespere ekde 18:30 en la gastejo Diana. Aliĝo retpoŝte al eo_wien@yahoo.com.

AEF