Klubvespero en Lendhotel, Graz

Lendhotel

Karaj gekunbatalantoj,
la venonta klubvespero ĵaŭde , je la 4-a de novembro , 19-a horo, jam povas okazi en la Lendhotel , Grüne Gasse 2, ĉe la angulo de Zeillergasse kaj Wiener Straße
.

Ni elektis la ĵaŭdon, sed kompreneble ankaŭ povas trovi alian tagon. La restoracio ne nur ofertas ĉiujn trinkaĵojn, sed ankaŭ multnombrajn manĝaĵojn. Bv. ne forgesu la maskon kaj verdan pasporton…!

Ni esperas, ke la propono de nia „Doĉjo“ Klaŭs trovas komunan aprobon kaj jam ĝojas revidi vin.

Amike kiel ĉiam kaj bonsandezire
Karlo kaj Heinz-Paŭl

Komentoj

Alberto
2021-11-04, 20:41
Alberto • 2021-11-04, 20:41
Saluton! Mi sercxis vin en la alta rekontpunto! Mi provos proximmonate ;) ciao!
Richard Hable
2021-11-06, 11:15
Richard Hable • 2021-11-06, 11:15
Ho, domaĝe, ke vi ne trovis nin! Ni ricevis ĉambron atingeblan de la gastejo en la teretaĝo. Esperante vidi vin venontfoje – Rikardo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi povas elekti kiun profilbildon aperigi per Gravatar.

AEF