Startseite | Inhaltsverzeichnis | Kontakt

Esperanto en Aŭstrio

Bonvenon !

Ĉi tie vi trovas informojn pri organizoj, institucioj kaj novaĵoj en Aŭstrio.

Se vi jam parolas Esperanton, kaj volas kunverki por Esperanto, bonvolu kontakti nin.

 

Bazaj informoj pri Aŭstrio

  • Bonvole vizitu la Vikipedian artikolon: Ligilo

  • Se Vi serĉas tranokteblecon bv. vizitu la retejon de Pasporta Servo.

  • Por specialaj demandoj pri Aŭstrio aŭ Esperanto en tiu lando, bv. uzi la Delegitan Reton de UEA

  

NOVAĴOJ

  • Regulaj renkontiĝoj:

    1. Viena Esperanto-Rondo (VERo)
    : La venonta kutimtablo okazos la 26-an de Marto 2012; en kafejo Frey, Favoritenstraße 44, 1040 Wien (situomapo); metroo U1, stacio Taubstummengasse, elirejo Mayerhofgasse. Blindulojn ni petas pri kontakto.

    Programo: La konata Svisa esperantistino Mireille Grosjean vizitos la Vienan Esperanto-Rondon (VERo) kaj parolos pri la temo 

    "Rumantsch Grischun, komparo inter du planlingvoj"



    Pri spontanaj renkontiĝoj ni informos ankaŭ ĉi tie.

    Se Vi estas vizitanto kaj volas fari prelegon aŭ prezentadon Vi estas kore invitita kontakti nin per retpoŝto.

    2. Grupo "Unueo" en Graz (Steiermark/Stirio):
    Renkontoj okazas ĉiun duan mardon en  restoracio „Wienerwald“, nun greka gastejo, Esperantoplatz, Annenstraße 43. Vizitontoj bonvolu avizi.
    Kontakto: UD Dr. Heinz-Paul Kovacic, tel. (0316) 877 5588 kaj 0664 3264027 , heinz-paul.kovacic@aon.at. Mapo: OpenStreetMap

    3. Esperanto-Asocio Linc (Supra Aŭstrio):
    Klubkunvenoj okazas ĉiun ĵaŭdon en Linc, Jungwirthstraße 4. Kontakto: 0732 603474. Vizitontoj bonvolu avizi.
    Mapo: OpenStreetMap
  • Vizitu nian IdeĜardenon ! 

  • FOIRO: Senkostaj anoncetoj

  • Grafikaĵoj: Ĉi tie Vi povas elŝuti grafikaĵojn, uzataj de AEF. Necesaj surskriboj en la Germana lingvo estas forigitaj. La fontindikojn oni ne rajtas nuligi (tre gravas rilate ekz. al NASA-fotoj).

  • Novaĵoj : Parte en Esperanto, parte en la Germana

  • Informiloj de AEF

 

Esperanto-Muzeo 

La Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo troviĝas en 1010 Wien, Palais Mollard, Herrengasse 9, teretaĝo.
Funkcio de la muzeo: ma - di  10h00 - 18h00, ĵaŭ 10h00 - 21h00
Prezoj: de 1,50 € - 3,00 € po persono.

Retpaĝo (en la germana)   -  Kontakto  -  Artikolo pri la Esperanto-Muzeo en Vikipedio  -  Situoplano (konstruaĵo numero 4)

Google-maparo

Organizaĵoj

  • Aŭstria Esperanto-Federacio (Österreichischer Esperanto-Verband) - AEF - estis fondita en 1935 kaj situas en Vieno. AEF estas la oficiala Landa Asocio de UEA.
    Adreso: A-1014 Wien,  Postfach 39
    Kontakto

  • Aŭstria Esperanto-Junularo (Österreichische Esperanto-Jugend) - AEJ - estis fondita en 1965 kaj havas sian lokon en Vieno.
    Interreto 

  • Aŭstrio Ligo de Blindaj Esperantistoj - ALBE - estis fondita en 1962, estas membro de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE kaj de AEF.
    Estrino: Veronika Haupt
    Hollgasse 1/64, 1050 Wien
    Tel.: +43-(0)699/112 39 633
    Kontakto

  • Aŭstriaj Fervojistoj (iama AFEF): AFEF estis fondita en 1960 en Linz, nuntempe la fervojistoj agadas por Esperanto ene de Kultura Federacio de la Aŭ­straj fervojistoj (ÖBB) kiel aparta sekcio. Kontakto

Dissendolisto

La dissendolisto Austraj-Esperantistoj  informas interesitajn Esperantistojn ne nur pri aŭstraj aferoj (Rim.: "Anmelden" = ensaluti; "Passwort" = pasvorto). Se Vi bezonas helpon: Kontakto

Ligiloj

Jen kelkaj internaciaj ligiloj:

  • Internaciaj Kalendaroj: Plena kalendaro de Esperanto-aranĝoj de La Esperanto-centro EVENTOJ kaj de MONDAKALENDARO.

  • Universala Esperanto-Asocio  - UEA

  • Multlingva Informcentro pri Esperanto: esperanto.net

  • Vikipedio, la libera reta enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

  • Projekto por Malferma Katalogo (Open Directory Project ODP), ofte nomita DMoz (Directory Mozilla), estas katalogo de retejoj, redaktata libere de volontuloj tra la tuta mondo, simile kiel Vikipedio.

  • Startu.net estas retportalo, kiu kunigas novaĵojn el diversaj gravaj retpaĝaroj esperantlingvaj. Tiel Esperantistoj povas facile ekscii pri kio okazas kaj aperas en la reta Esperantio sen daŭre rekontroli la diversajn retpaĝojn.

  • KLAKU estas socia retejo kiu ebligas al la uzantoj publikigi artikolojn en la paĝaro; la ceteraj uzantoj voĉdonas por la kontribuoj aŭ alklakas ilin laŭ taksado de graveco aŭ intereso.

  • Gazetoteko Lanti und La Esperanta Gazetejo estas retejoj kiu arigas informojn pri esperantaj gazetoj kaj havebligas retajn versiojn de gazetaj numeroj.

  • Novaĵoj el Esperantio (paĝaro en UEA-Vikio): Tie ĉi kolektiĝas novaĵoj el Esperantio aŭ pri temoj, kiuj eventuale interesas esperantistaron, por ke Esperanto-organizaĵoj povu uzi tiun kolekton por membroinformiloj.

  • Sociaj retejoj en Esperanto:

    * http://www.ipernity.com/home

    * http://esperanto.com/

    * http://eo-eo.facebook.com/


Diversaj aferoj:

CC-BY-NC-ND/3.0. bazita sur humurbildo de mil
  • bildetejo.net


    Bildstrioj kaj humurbildoj en Esperanto, interalie kun Baloo, Gronk kaj mycartoons.de; regule kreskanta: bildetejo.net

     

  • 100 000 EUR por ESF!

    Kreita en 1968, la usona fondaĵo ESF fariĝis unu el la plej grandaj investantoj en la moderna Esperanto-komunumo. Okaze de la registriĝo de la 100.000a uzanto ĉe lernu! por danki pro tiu longdaŭra apogo, la organizo E@I lanĉis la kampanjon "100.000 eŭroj por ESF!".
    La informoj ĉi tie resumas kelkajn ĉefajn kontribuojn de ESF; espereble ili konvinkos ankaŭ vin, ke ESF meritas vian subtenon: http://kampanjo.ikso.net/

     

  • Skoltoj relevas la flagon

    Skolta Esperanto-Ligo (SEL), preparas novan strategian agadplanon por memorigi sian 100-jariĝon en 2018. La ligo de Esperanto-parolantaj geskoltoj planas revigligi sian agadon kaj prezenti novan programproponon por la skolta movado per la popularigado de diverseco uzante Esperanton. SEL planas agi en la kampoj de informado, trejnado kaj aplikado (internacia skolta tendaro en 2012). SEL bezonas esperantistojn, iamajn aŭ nunajn skoltojn, kiuj volus kunlabori loke kun naciaj skoltasocioj aŭ internacie ene de SEL. (Lukasz Zebrowski - http://esperanto.org/skolta)

    Se Vi volas scii pli, bonvolu viziti nian hejmpaĝon http://esperanto.org/skolta kaj skribi al SEL.Reaktivigo@gmail.com por ricevi pliajn informojn.

    Kontakto per retpoŝto

    Ligiloj:

    Vikipedio-artikolo pri Skolta Esperanto-Ligo

    Retejo de Skolta Esperanto-Ligo

Kvin efikaj manieroj malvenkigi Esperanton:

  1. Ataku aliajn lingvojn, precipe la anglan kaj same ties imperialisman balbutantaron.
  2. Mokadu pri aliaj planlingvaĉoj kaj iliaj mankegoj.
  3. Postulu, ke ĉiu homo devas kompreni la avantaĝojn de Esperanto, se li ne volas esti idioto.
  4. Superŝutu vian ĉirkaŭajon per verdaj steloj, Esperanto-flagetoj kaj la Himno; nur sekteca agado pruvas vian puran konvinkon.
  5. Asertu ke Esperanton parolas 10 milionoj da homoj kaj ke ĝi pacigos la mondon post la Fina Venko.